De Havilland Flamingo
La de Havilland DH.95 Flamingo estis brita pasaĝera aviadilo en altflugila konstruo, en 1938. Ĝi estis uzata dum la dua mondmilito kiel truptransportilo de la Royal Air Force, sed uzis ĝin ankaŭ siro Winston Churchill.
La aviadilo estis plenmetala, la du pilotoj sidis unu apud la alia, la radiisto sidis malantaŭ ili. La radoj estis entireblaj, la propeleroj alidirekteblaj. La aviadilo estis komparebla kun Douglas DC-3 kaj Lockheed Modell 10/12 Electra.
La unua modelo havis du 890 ĈP-a (660 kW) Bristol Perseus XIIc-motorojn. Tiel ĝi havis elstaran povumonkaj povis kun plenmaso deteriĝi jam post 230 m.
La unua flugo okazis la 22-an de decembro 1938. La prototipo estis transdonata en 1939 al Jersey Airways por testflugoj.
Plimulto de la flamingoj malaperis el la aero ĉ. 1950 kaj oni dismontis ilin en 1954.
Teknikaj informoj
de Havilland D.H.95 Flamingo: | |
Karakterizaĵo | Datenoj |
---|---|
Longo | 15,4 m |
Enverguro | 21,4 m |
Flugila surfaco | 60,5 m² |
Alto | 4,7 m |
Motoro | 2 × Bristol Perseus XVI kun je 930 ĈP (690 kW) |
Maksimuma rapido | 385 km/h en alto de 1.980 m |
Atingopovo | 2.160 km |
Skipo | piloto, kunpiloto, funkisto, maks. 17 pasaĝeroj |
Kutima flugalto | 6.370 m |
Malplena maso | 4.450 kg |
Flugmaso | 7.980 kg |