De Kant' al Kanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
De Kant' al Kanto
De Kant' al Kanto
De Kant' al Kanto
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1972
Urbo Tokio
Eldoninto Tokia Esperanto-Kooperativo
Paĝoj 64
vdr

De Kant' al Kanto estas kantaro kun muziknotoj eldonita de la japana Tokia Esperanto-Kooperativo (TEKo) en 1972. Okazis represoj en 1974 kaj en 1978. La libreto rememorigas la kunloĝadon de tutlanda Esperantistaro en Yaizu, 3-7 majo 1972.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

  1. La espero (L.L. Zamenhof; muz. A. Motteau; aranĝ. Yasui Yosio)
  2. ABC (poez. & muz. Yasui Yosio)
  3. Saluton! (poez. & muz. Konisi Gaku)
  4. Lipruĝo teruras min! (poez. & muz. Konisi Gaku)
  5. Himno al kunloĝado (poez. & muz. Konisi Gaku)
  6. La infanoj sen sperto pri la milit' (japane : Sensô o siranai kodomotati; Kitayama Osamu; muz. Sugita Zirô; trad. Konisi Gaku)
  7. La novedzino (japane : Hanayome : Kitayama Osamu; muz. Hasida Norihiko, Sakaniwa Syôgo ; trad. Konisi Gaku)
  8. Kanto de l' patrino (japane : Kaasan no uta; poez. & muz. Kubota Satosi; trad. Konisi Gaku)
  9. Se estus mi nur senpatrina infano (japane : Tokiniwa haha no nai ko no yôni; Terayama Syûzi; muz. Tanaka Miti; trad. Konisi Gaku)
  10. Mi ne scias militon (japane : Sensô wa siranai; Terayama Syûzi; muz. Katô Hirosi; trad. Konisi Gaku)
  11. Kion vi faris al pluv'? (angle : What have they dono to the rain? - poez. & muz. Malvina Reynolds; trad. Konisi Gaku)
  12. Blovas en la vent' (angle : Blowin' in the wind - poez. & muz. Bob Dylan; trad. Konisi Gaku)
  13. Ne povas unu hom' (angle : One man's hands - Alex Comfort; muz. Pete Seeger; trad. Konisi Gaku)
  14. Kien floroj iris jam? (angle : Where have all the flowers gone? - poez. & muz. Pete Seeger; trad. Konisi Gaku)
  15. Certe venkos ni (angle : We shall overcome - usona popolkanto; trad. Konisi Gaku)
  16. Borden remu, Mikael' (angle : Michael, row the boat a-shore! - muz. Dave Fisher; trad. Konisi Gaku)
  17. La fluanta tajdo (Harrison Hill; muz. G.F. Root)
  18. Ekirinte al Bembaŝa (serbe : Kad ja podoh - serba popolkanto; aranĝ. Isobe Syôsaku)
  19. Edelvejso (angle : Edelweiss; poez. Oscar Hamerstein; muz. Richard Rodgers; trad. Konisi Gaku)
  20. Israela lulkanto (trad. Wouter Pilger)
  21. La galerano (rusa popolkanto)
  22. Unu semajno (rusa popolkanto)
  23. Ravas nin studenta viv' (japane : Gakusei zidai; poez. & muz. Hiraoka Seizi; trad. Konisi Gaku)
  24. Ĉi tiu vojo (japane : Kono miti; Kitahara Hakusyû; muz. Yamada Kôsaku; trad. Konisi Gaku)
  25. Rememoro pri somero (japane : Natu no omoide; Ema Akiko; muz. Nakata Yosinao; trad. Konisi Gaku)
  26. Kiam levas sin la suno (japane : Wakamonotati; Huzita Tosio; muz. Satô Masaru; trad. Konisi Gaku)
  27. La dezerto sub la luno (japane : Tuki no sabaku; Katô Masao; muz. Sakai Suguru; trad. Konisi Gaku)
  28. Al amiko malproksima (japane : Harukana tomo ni; poez. & muz. Isobe Tosi; trad. Konisi Gaku)
  29. La tagiĝo (Antoni Grabowski; muz. Baránski)
  30. Sed ŝvelos nia esper' (japane : Kyô no hi wa sayônara; poez. & muz. Kaneko Syôiti; trad. Konisi Gaku)

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]