De Lijn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Buso de De Lijn
Moderna tramo de De Lijn

De Lijn estas aŭtonoma ŝtata kompanio de publika transporto en Flandrio. Ĝi ekestis en 1991 post la regionigo de la tiama federacia kompanio NMVB. Aliĝis al De Lijn ankaŭ la urbaj kompanioj de Antverpeno kaj Gento.

En 2007 De Lijn transportis 483,2 milionojn da vojaĝantoj per 2.233 aŭtobusoj, 258 tramoj kaj 18 trolebusoj. Entute ĉe la kompanio laboras 7.979 homoj.

Ne ĉiujn busojn de De Lijn posedas la kompanio mem. Tiel nomataj ekspluatantoj por De Lijn veturas per busoj kiujn ili mem aĉetis.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj