De mortuis nil nisi bonum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

De mortuis nihil nisi bonum estas latina frazo, kiu indikas, ke estas socie malkonvene diri ion ajn negativan koncerne (ĵus) mortintan personon. Foje mallongigita al nil nisi bonum, ĝi signifas: "Pri la mortintoj, nenion ol bonon".

La unua registrita uzo de la frazo estas de Diogeno Laertio en Vivoj kaj opinioj pri eminenta filozofoj , kie li atribuas ĝin al Ĥilono de Sparto. Ĉar ambaŭ viroj estis grekaj, kiel la origina aforismo estis τὸν τεθνηκóτα μὴ κακολογεῖν ("Ne fibuŝigu mortintan homon"). En 1432 itala teologo Ambrogio Traversari tradukis la laboron de Diogeno en la latinan, popularigante la frazon en tiu lingvo. Poste la eldiro disvastiĝis kaj aperis en diversaj literaturaj verkaĵoj en la originala formo aŭ pli ofte en tradukita formo, en la koncernaj naciaj lingvoj, eĉ en la ĉiutaga uzo.