Death Note

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Death Note (デスノート, Desu Nōto) estas japana mangao kreita de la scenaristino Ōba Tsugumi kaj la desegnisto Obata Takeshi. Ĝi estis publikigita en Weekly Shōnen Jump inter decembro 2003 kaj majo 2006, kaj poste en 12 tankōbon inter majo 2004 kaj oktobro 2006 fare de Shūeisha.

La serio aperis ankaŭ kiel animeo.

[redakti] Rakonto

Yagami Light estas inteligenta gimnaziano, kiu opinias la nunan mondon krima kaj koruptita. Lia vivo ŝanĝiĝas, kiam li hazarde eltrovas misteran kajeron nomatan Death Note (“mortokajero”). La klarigoj en la kajero indikas, ke “Mortas la homo, kies nomo skribiĝas en tiu ĉi kajero." Unue nekredema, Light provas la kajeron kaj ekscias, ke ĝia povo estas reala. Li renkontas la antaŭan posedanton de la Death Note, mortodion (死神, shinigami) nomata Ryuk. Tiu asertas, ke li memvole faligis sian kajeron en la homan mondon por amuziĝi.

Light decidas uzi la Death Note por formortigi krimulojn, por ekstermi malbonon kaj konstrui perfektan mondon, kies dio estos li. Li iom post iom lernas uzi la povojn de la kajero. La uzanto povas mortigi personon, kies vizaĝon li konas, skribante lian nomon. Li ankaŭ povas precizigi la kaŭzon kaj detalajn cirkonstancojn, la apriora kaŭzo estante koratako.

Multaj nekompreneblaj mortoj de krimuloj en la tuta mondo atentigas Interpol kaj la misteran L, polican esploriston, kiu povas solvi ion ajn enigmon, sed kies vizaĝon kaj nomon konas neniu. L decidas enketi por kapti la vic-mortigiston, kromnomata Kira (キラ, laŭ la japana elparolo de killer, mortigisto). Inter Light kaj L, ambaŭ agantaj por justeco, okazas batalo por malkovri unue la identecon de la alia.

[redakti] Roluloj

Yagami Light (夜神月, Yagami Raito), ĉefrolulo, estas tre talenta gimnaziano, kiu taksas la mondon koruptita kaj senmorala. Kiam li hazarde trovas la Death Note, li provas formortigi ĉiujn krimulojn por krei utopian mondon sen malbono. Li agas sub la kaŝnomo Kira.

L (エル, Eru), ĉefa kontraŭulo de Light, estas la plej bona polic-esploristo en la mondo, kvankam lian vizaĝon konas neniu.

Ryuk (リューク, Ryūku) estas mortodio, kiu enuegas en la mondo de mortodioj. Ĉar li havas du Death Note, li forlasas unu el ili en la homa mondo por amuziĝi. Li sekvas Light ĉie, sed restas neŭtrala rilate al liaj agoj.

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Amane Misa (弥海砂) estas junulino, kiu admiras Kiran kaj liajn agojn. Ŝi agas infanece kaj estas populara modelo. Ŝi amas Light kaj farus ion ajn por li. Ankaŭ ŝi havas Death Note, kies mortodio nomiĝas Rem.

Near (ニア, Nia) estas kandidato por transpreni la rolon de L. Li kreskis en “Wammy’s House”, orfejo por inteligentaj infanoj. Li estas trankvila kaj prikalkulema, pro tio li similas je L.

Mello (メロ, Mero) estas, kiel Near, kandidato por la posteno de L. Ankaŭ li kreskis en la sama orfejo. Li estas malpli trankvila, kaj lia celo estas preterpasi Near.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto jen finiĝas.
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj