Debiano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Debiano
Ekrankopio de Debiano


Debian Etch kun GNOME

Evoluiganto:
Familio: GNU
Fonta kodo: Malfermita kodo
Lasta versio: 25-a de junio 2011: 6.0.2 (Squeeze)[1]
Kernotipo: Linuks-kerno (2.6.26); ankaŭ aliaj
Licenco: GPL, LGPL, BSDL
Subteno: Aktiva
Retpaĝo: www.debian.org
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Debian estas komunumo de disvolvistoj kaj uzantoj kies celo estas krei kaj manteni operaciumon de GNU bazita sur libera programaro antaŭkompilita en simpla formato por multaj maŝinoj kaj por multaj kernoj. Debiano estas la bazo por multaj aliaj distribuaĵoj, inkluzive de Knoppix, Linspire kaj Ubuntu.

Ĝi estas disvolvata sendepende de la entreprenoj, kreata de la uzantoj mem, do ĝi estas sendependa de komercaj bezonoj. Debiano ne vendas sian programaron, sed permesas ke ĉiu senpage elŝutu ĝin de interreto, tamen permesante pluvendi ĝin.

Enhavo

[redakti] Historio

Debiano estis unue anoncita je 16a de Aŭgusto de 1993 de Ian Murdok, tiam studento de Purdue University, Murdok unue nomigis sian sistemon kiel la "Debian Linuksa Eldono". Antaŭe, Softlanding Linuksa Sistemo estis la unua konata provo por kreii linuksan eldonon el pluraj softvaraj pakaĵoj, kaj estis populara elekto inter linuksaj uzantoj je 1994. Estis la videbla malbona zorgado kaj ne solvado de bugs kiu farigis Murdok kreii novan linuksan eldonon.

En la Debiana Manifesto, Murdok vokis por kreado de eldono por esti zorgata per malferma maniero, kiel Linukso kaj GNU. Li kreis la nomon "Debian" per kunigado de unua nomo de lia amatino (nun edzino) Debra kun lia unua nomo.

Komence, Debiano pligrandiĝis malrapide, kaj eldonis unuan 0.9x version je 1994 kaj 1995. La unuaj ne-PK versioj komencis je 1995, kaj la unua 1.x versio de Debiano estis eldonita je 1996. Je 1996 Bruce Perens anstataŭis Ian Murdok kiel projektestro. Samjare kunlaboranto Ean Schuessler sugestis kreadon de sociala kontrakto inter la projeto kaj ĝiaj uzantoj. Perens filtris rezultantan diskuton en Debiana retlisto al la Debiana sociala kontrakto kaj la Debiana liberprograma gvidilo, kaj difinis la fundamentajn sindevigojn por la evoluado de la distribuo.

[redakti] Eldonoj

Versio Dato de lanĉo Nomo Subteno ĝis
0.93R6 26-a de oktobro 1995 nekonata
1.1 17-a de junio 1996 Buzz 1996
1.2 12-a de decembro 1996 Rex 1996
1.3 5-a de junio 1997 Bo 1997
2.0 24-a de julio 1998 Hamm 1998
2.1 9-a de marto 1999 Slink decembro 2000
2.2 15-a de aŭgusto 2000 Potato aprilo 2003
3.0 19-a de julio 2002 Woody aŭgusto 2006
3.1 6-a de junio 2005 Sarge aprilo 2008
4.0 8-a de aprilo 2007 Etch februaro 2010
5.0 14-a de februaro 2009 Lenny februaro 2012 (necerte)[2]
6.0 6-a de februaro 2011 Squeeze nekonata
Koloro Subteksto
Ruĝa Versio ne plu aktiva
Flava Pasinta versio; ankoraŭ havas teknikan helpon
Verda Aktuala versio
Blua Estonta versio

[redakti] Aliaj kernoj

La plej fama kerno de Debiano estas Linukso, sed la kompleta listo montras:

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligiloj



Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj