Debora Patta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Debora Patta
Naskiĝo la 13-an de julio 1964 (nun 1964-07-13) (50-jara)
en Flago-de-Zimbabvo.svg Zimbabvo
Portalo pri Homoj
v  d  r
Information icon.svg

Debora Patta (naskiĝis la la 13-an de julio 1964(nun 1964-07-13) en Zimbabvo) estas sudafrika ĵurnalistino. Ŝia familio havas radikojn en Praia a Mare, Italio.[1][2][3]

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro transloĝiĝis al Zimbabvo por sia kariero en la Itala Fervojo. Debora naskiĝis en 1964 sed post la disiĝo de la gepatroj sekvis sian patrinon al Sud-Afriko; ŝi diplomiĝis pri socia scienco en la Universitato de Kaburbo en 1984.

Ŝi tiam lanĉis sin en ĵurnalismon kaj komencis labori sendepende por la BBC kaj ŝi ankaŭ eklaboris por "e.tv" kaj "eNCA".

Ŝi informis pri la plej grandaj internaciaj temoj kiel la atakoj de la 11-a de septembro kaj la morto de Princino Diana kaj kondukis intervjuojn kun multaj konsiderindaj personoj kiel Ŝimon Peres, Oprah Winfrey, Nelson Mandela kaj Thabo Mbeki.

La 7-an de majo 2013 e.tv kaj eNCA anoncis ke Debora Patta rezignis ...por sekvi aliajn interesojn kiel sendependulino por aliaj kompanioj...[4][5].

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anne Maggs e Debora Patta; Baby Micaela: the inside story of South Africa's most famous abduction case; Zebra Press, 1996; ISBN 9781868700493
  • Rory Steyn e Debora Patta; One step behind Mandela: the story of Rory Steyn, Nelson Mandela's chief bodyguard; Zebra Press, 2000; ISBN 9781868722693

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1992: South African Checkers Journalist of the Year
  • 2004: Vodacom Journalist of the Year Gauteng Region
  • 2004: MTN 10 Most Remarkable Women in Media
  • 2007: Simonsvlei Journalist Achiever of the Year[6]
  • 2009: Vodacom Women in the Media[7]
  • 2010: CEO Magazine South Africa's Most Influential Women in Business and Government[8]
  • 2010 Tricolor Globe Award de la Italian Women in the World Association[9][10].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Premio Globo Tricolore itale. RadioEmiliaRomagna (25 septembro 2010). Alirita 2 marto 2013. “La giornalista investigativa più famosa in Sudafrica, di origine calabrese ma nata in Zimbabwe, Debora Patta”
  2. McRae, Fiona. 'La vita' looks 'bella' for Debora Patta. mediaclubsouthafrica.com (12 oktobro 2010). Alirita 2 marto 2013.
  3. Segar, Sue. Interview with Debora Patta: Not all Glamour. The Witness (30 majo 2008). Alirita 2 marto 2013.
  4. 3rd Degree and Debora Patta take a break
  5. Debora Patta leaving e.tv; 3rd Degree abruptly ending; Debora Patta resigns to pursue freelance opportunities
  6. Shuttleworth voted 2007 achiever
  7. Rehbock, Nicky. Media awards for SA women. mediaclubsouthafrica.com (4 junio 2009). Alirita 6 marto 2013.
  8. 2010's most influential women. bizcommunity.com (2 aŭgusto 2010). Alirita 6 Marto 2013.
  9. Premi: a Romina Arena e Debora Patta il Globo tricolore 2010
  10. Italy recognises Debora Patta's success

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]