Decebalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Decebalo (regis el 87-106) (Decebal en rumana) estis reĝo de dakiaj triboj.

Post la morto de la granda reĝo Berebisto, Dakio dividiĝis en kvar aŭ kvin malgrandaj ŝtatoj. Ĉi tiu situacio daŭrigis ĝis kiam Diurpanneo direktis la konsolidiĝon de la kerno de Dakio ĉirkaŭ Sarmizegetusa, en la aktuala distrikto de Hunedoara. Li reorganizis la armeon dakian en la 85 en kiu la dakianoj komencis ataki la forte fortifikitan roman provincon de Moesia, lokitan sude de Danubo en teritorioj kiuj nuntempe estas -proksimume- norde de Bulgario kaj nordoriento de Serbio.

En la 87, Domiciano decidis sendi sian prefekton kaj estron de la Pretoria gvardio, nome Cornelius Fuscus por puni kaj konkeri la dakianojn kun kvin aŭ kvar legioj (inter ĉi tiuj la Legio 5a Alaudae), kiuj suferis embuskojn kaj estis disvenkitaj en Tapae (proksime de la aktuala Bucova). En la batalo pereis la propra Fuscus. Estis post ĉi tiu venko kiam Diurpanneus (kiel ĝis tiam al li nomis la romianoj) interŝanĝis sian nomon por tiu de Dekebal kies signifo estus: "Forta kiel dek (viroj)".

En la 88, Tettius Iulianus sendis alian roman armeon kiu estis denove disvenkita en la zono de Tapae; preskaŭ samtempe la ĝermanoj ribeliĝis en la limo de la Renvs (Rin) kaj por bremsi ilin la Romia Imperio devis elvojigi fortojn de la Moesia, fortoj kiuj estis ĝis tiu momento komisiitaj subpremi la dakianojn. Antaŭ tia cirkonstancaro la romianoj vidiĝis pelitaj aĉeti la pacon al la dakianoj per la pago de gravaj monkvantoj en formo de impostoj. La romianoj devis eĉ sendi inĝenierojn kaj arkitektojn por plibeligi kaj fortigi la ĉefurbon dakian en Sarmizegetusa (traktato de la jaro 89). La humiliga situacio por la romianoj daŭris ĝis kiam la hispana Trajano aliris al la titolo de imperiestro en la 98; ĉi tiu tuj disponis serion de tre bone interkonsentitaj militaj kampanjoj kiuj ekspansiigis la Romian Imperion ĝis ĝia maksimuma etendo.

Decebalo estis ĉiukaze venkita en 101 kaj kaptita en 106 post kio li sinmortigis.