Decembrista revolucio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Decembrista revolucio, St.Peterburgo, Senata placo

antaŭaj eventoj[redakti | redakti fonton]

Kiam la rusaj soldatoj postpelintaj la armeon de Napoleono atingis pli evoluintajn landojn (1815), ili konsterniĝis abrupte pri la rusa vero. Kiam tiuj soldatoj hejmenvenis, ĉio restis kiel antaŭe, kio ne kontentigis ilin. Ekde 1815 okazis dum dek jaroj ĉ. 280 tumultoj, soldataj ribeloj en diversaj partoj de Rusio. En 1820 ekbrulis preskaŭ kamparana milito: la ribelantaj kamparanoj apud la rivero Don postulis la abolicion de la servutula sistemo.

En tiu ĉi epoko fondiĝis sekretaj societoj: en Sankt-Peterburgo la Defenda Asocio kaj la Norda Sekreta Asocio, sude la Suda Sekreta Asocio. Fondiĝis ankaŭ la literatura asocio Verda Lampo, kies ano estis Aleksandr Puŝkin.

Tiuj asocioj konsistis plej ofte el oficiroj, kiuj estis nobeloj kun grandaj bienoj kaj alta socia rango.

Komenco[redakti | redakti fonton]

La revolucion ekigis neatendita evento, la morto de caro Aleksandro la 1-a la 19-an de novembro 1825 en la fora urbo Taganrog. Ĉar li ne havis filon, la tronon devis heredi lia frato grandprinco Konstantin. Ĉiu vidis lin kiel posteulon de la caro kaj la soldatoj ĵuris je li, oni emisiis monon kun lia profilo.

Ŝajnis, ke mankas nur la konfirmo de la senato kaj Sankta Sinodo por la kronado, sed oni rezervis en la sekreta dokumentarejo de la Ŝtatkonsilio kaj en la preĝejo de Kremlo (nomata "Ĉieliro de Maria") car-sigelitan fermitan dokumenton, kiu ekskludis Konstantinon el la tronheredo pro ties geedziĝo kun ne reĝdevena, pola grafino. Tiu dokumento nomis tronheredanto alian fraton - Nikolaon (onta caro Nikolao la 1-a), kiun malamis la armeo, popolo. Sed Nikolao havis situan avantaĝon, ĉar li povis ordoni el la rezidejo de la caroj, dum la konkuranto rezidis en Varsovio kiel komisiita guberniestro.

"Am(atin)o de Konstantin faris caron el Nikolao" - diris poeto Kondratij Rilejev, spirita gvidanto de la Norda Sekreta Asocio, - "sed se ni derompas la plej freŝan ŝoson de la familiarbo de Romanov-dinastio, la carismo kun siaj jarcentaj radikoj elradikiĝas el la (rusa) historio!"

La burĝonantan revolucion perfidis 12-an de decembro 1825 suboficiro Ŝervud. Pri la perfido eksciis ankaŭ la poeto Rilejev, tial li invitis la komplotantojn la 13-an de decembro al sia loĝejo. Ĝis aŭroro ili ellaboris la ribelan planon: ili volis antaŭ ĉio obstakli la enoficigon far la senato, tiel ke Nikolao ne ricevu carajn rajtojn. Ili volis disigi la vojon inter la cara palaco kaj la senato kaj ili elektis la Senatan Placon por kunvenejo de neĵurontaj regimentoj (je Nikolao). La lasta komplota priparolo elektis princon Trubeckoj al plenpotenca diktaturo. Ili komisiis kapitanon Jakuboviĉ por okupi la Vintran Palacon, kapti la caran familion. Kolonelo Bulatov surprenis la konkeron de Petro-Paŭla fortikaĵo.

Emerita oficiro Kahovskij preparis sin por la plej danĝera tasko: murdi Nikolaon!

Sed ili ne volis altiri la koleron de la popolo je la ribelantoj, tiel Kahovskij devis agadi kiel sola atencanto. Puŝĉin kaj Rilejev ricevis la sekvajn taskojn: ellaboron de la Revolucia Manifesto, ties aprobon far la Senato kaj ties proklamon por la popolo.

En la Manifesto oni skizis la renverson de la cara registaro, abolon de la servuta sistemo, egalajn leĝajn rajtojn, gazetar-liberecon, elektitajn oficistojn kaj mallongigon de la 25-jara soldatservo. Oni ne decidis pri la onta ŝtatformo de Rusio. La plimulto apogis la respublikon, sed ankaŭ multaj apogis la konstitucian monarĥion.

Ili havis plenan interkonsenton en la plej grava afero: sekvatage, matene, la armeaj komandantoj direktas siajn centuriojn (rotojn) al la Senata Placo kaj malhelpas la surtroniĝon de Nikolao.

Ribelantoj sur la Senata Placo[redakti | redakti fonton]

Memorsigno:Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin

Okazis en la 14-an de decembro 1825, lunde en nuba, malvarma vintra tago, kiam de la maro ventis akra vento, pluvis plumba pluvo.

La ribelantaj centurioj kolektiĝis sur la Senata Placo - kie staris skulptaĵo de Petro la Granda, vid-al-vide al la konstuaĵo de la Senato -, ili forpelis la kontraxustarantajn ĉefoficirojn per glavo. Ĝis aŭroro kolektiĝis ĉ. 3000 soldatoj, kiuj kun ŝargitaj pafiloj gardis la vakan konstruaĵon. Nikolao, eksciinte pri la ribelo, tuj konvokis la senatanojn kaj kiam la soldatoj estis alvenantaj, li estis jam Reganto de Ĉiuj Rusoj, la konstruaĵo jam estis malplena.

Trubeckoj ne iris al la placo, li rigardis la hezitemajn kaj senfarajn soldatojn. Li ne donis ordonon, finfine la car-fidelaj kozakoj eksturmis per ĉevaloj. Okazis vigla ridado, kiam ili forfalis sur la glacia grundo kaj kunplektiĝis kun la ĉevaloj. La fiasko de la kozakoj solvis la streĉitecon kaŭzitan de malvarmo, malsato kaj nenifaro. Tiu humoro ne daŭris longe, ĉar sekvis novaj batoj. Jakuboviĉ rezignis pri okupo de la Vintra Palaco kaj kapto de la cara familio. Kaĥovskij mortvundis ne la caron, sed generalon Miloradoviĉ.

Estas grimaco de la historio, ke ĝuste en tiu momento povintus akiri la venkon la ribelantoj. El iu fora kazerno de Sankt-Peterburgo, la soldatoj povis nur malrapide marŝi sur glita vojo al la Senata Placo kaj ili ankaŭ devis uzi flankajn stratojn pro la gardantaj car-fidelaj trupoj. Ili atingis la proksimon de la Vintra Palaco nur malfrue antaŭtagmeze. La komandanto de la centurio, ĉefleŭtenanto Panov supozis, ke la kunribelantoj jam okupis la caran rezidejon, tiel li gvidis la soldatojn direkte al la palaca korto. Li spertis neniun kontraŭstaron, sed oni pensis, ke alvenis la ŝanĝo de la palaca gardistaro, tiel la gardistaro ĝojege bonvenigis ilin kaj ili mem foriris. La Vintra palaco kaj la cara familio restis sen defendo fakte en manoj de la ribelantoj. Kiam Panov konsternis pri la donaca fakto, li cedis sub premo de la respondeco kaj decidis plej mabone: li foriris kun sia trupo al la placo.

"Mia filo okupas al tronon per kanonoj." - diris tiujn kosternigajn vortojn la patrino-carino, kiam ŝi ekvidis el la fenestro, ke oni direktas kanonojn al senmovaj soldatoj surplacaj.

La caro estis tre aktiva: tagmeze ĉirkaŭis la placon jam pli ol 29 000 soldatoj kaj fru-posttagmeze alvenis la decidaj kanonoj. Iu atestinto skribis en sia memorlibro: "Nikolao, la kelkhora caro mem kontrolis la ŝargon de la kanonoj per mitrajlo. La ordonan vorton eldiris ankaŭ li mem persone: Fajron! La kanonistoj staris senmove, kun brulanta meĉo en la mano. Bakunin, la kanonista komandanto, konsterniĝis. Ribelo eĉ ĉi tie? Ĉu vi rifuzas ordonon de la caro? Kial vi ne pafas, fiuloj? - Sed tie staras ankaŭ la niaj! -respondis mallaŭta, sed forta voĉo. Bakunin elprenis la meĉon el lia mano kaj pafis. Salvo okazis kvarfoje...

La soldatoj, kiujn ne faligis la mitrajlo, kuris al la najbaraj stratoj, sed la plimulto volis fuĝi tra la glacikovrita Neva al insulo. Tiam oni direktis la kanonojn al la glacio...

Nikolao volis komenci la sangajn purigojn jam nokte, sed la konatuloj konvinkis lin pri prokrasto de la tuja reprezalio, venĝo: li ne komencu sian regadon per subskribo de mortpunoj – diris oni.

La reprezalio, ekzekutoj[redakti | redakti fonton]

La granda juĝ-proceso daŭris duonjaron. La suboficiroj kaj soldatoj estis juĝitaj je bastonumo (bastonbatado), kio signifis ofte mortopunon aŭ eternan kriplecon. Dum la bastonumo staris 1000 soldatoj unu kontraŭ la alia (en du vicoj) kaj oni trud-tiris la kondamniton inter la spaliro 12-foje. La manoj de kondamnito estis kunligitaj, lin batis ĉiu soldato plenforte. Eĉ la plej fortaj eltenis nur 7-8 trairojn. Kiu pro kompato batis malforte, mem estis bastonumita. Tio okazis plurfoje. Se la kondamnito terenfalis, oni fintiris lin per ŝnurego.

La plimulton de la kulpaj oficiroj oni kondamnis je eterna ekzilo al Siberio. La caro ankaŭ donis amnestion al kelkaj mortpunitoj kaj envicigis ilin al la siberia transporto. Antaŭ la ekzilo, oni forprenis de la kondamnitoj ties rangojn, nobelajn titolojn, familiajn nomojn. Ekzistis nur ekzilito Ivano aŭ Sergeo, trudlaboristo de la siberiaj minejoj.

Pendumado de la ĉeforganizantoj[redakti | redakti fonton]

Ekzekuta loko de kvin ribelintoj

La 12-an de julio 1826, en la prizonaj ĉeloj de la Petro-Paŭla fortikaĵo, la mortkondamnitoj skribis la adiaŭajn leterojn al la amatoj.

La 13-an de julio 1826 oni vestis la mortkondamnitojn en blankan, longan veston. Rilejev, Pestel, Muravjov-Apostol, Kaĥovskij kaj Bestuĵev-Rjumin ricevis ferkatenojn al la piedoj, tabulon al la brusto kun surskribo "car-murdisto".

Oni starigis la pendumejon kun 5 lazoj sur la ekstera remparo. La kondamnitoj devis surpaŝi longan, komunan benkon. Kiam oni detiris la benkon el sub ili, 3 ŝnuregoj forŝiriĝis. Rilejev, Kahovskij kaj Muravjov-Apostol falis suben. Muravjov-Apostol levis sian sangantan, kontuzitan kapon kaj ekkriis: Malfeliĉa (povra) Rusio! Ĉi tie oni ne povas eĉ normale pendumi! Rezerva ŝnurego ne estis. La tri kondamnitoj devis atendi la duan morton, kvankam laŭ la tiamaj kutimoj, se la kondamnito travivas la faritan punon, li ricevas amnestion. Oni enterigis la korpojn sekrete en la insulo Golodaj ("Malsata"), iama punkolonio. La restaĵojn oni ne trovis eĉ ĝis nun.

Puŝkin kaj la ribelo[redakti | redakti fonton]

Aleksandr Puŝkin – tiam vivinta en sia bieno Miĥajlovskoe (ĉ. 300 km for de Peterburgo) - komence plurfoje esprimis sian simpation al la reform-dezirantoj - eksciis pri la okazonta evento, tuj ekveturis per sledo al Peterburgo. Li apenaŭ veturis kelkajn metrojn, kiam rimarkis leporon kuri transvoje. Puŝkin ekdubis pri daŭrigo de la vojo. Li estis jam pluveturonta, sed tiam aperis survoje popo de najbara monaĥejo de Svjatogorsk. Post leporo eĉ popo! Ĉar li estis tre superstiĉa, li hejmenveturis, sed kiel li skribas, li estis enpense sur la Senata Placo kaj eĉ desegnis ĝin skize.

Post fiasko de la revolucio, en januaro de 1826 Puŝkin skribis, ke li havis kontaktojn kun la ribelantoj. La 11-an de majo 1826 li skribis fidel-leteron al la caro. Tri tagojn antaŭ la pendumigo de la ribelintoj li skribis jene: La ribelo kaj la revolucio neniam plaĉis al mi.