Decembristoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo de V. Timm

La Decembristoj[1] (aŭ Dekabristoj; ruse Декабристы) estis ligo de rusaj revoluciuloj - antaŭ ĉio oficiroj - kiuj entreprenis nesukcesan puĉon (la tiel nomata Decembrista revolucio) kontraŭ la cara reĝimo en decembro 1825. Ili nomiĝis laŭ la rusa vorto por la monato decembro.

Karaktero de la ribeluloj[redakti | redakti fonton]

La decembristoj apogis sin al liberalaj ideoj el Francio. Liberalaj ideoj ekde la 19-a jarcento evoluis en la superaj rusaj klasoj. Antaŭe ili cirkulis nur ene de sekretaj asocioj. Grava estis ankaŭ la konatiĝo de rusaj oficiroj kun Okcidenta Eŭropo dum la kontraŭnapoleonaj militoj. Kelkaj havis personajn kontaktojn kun la verkisto Aleksandr Puŝkin kiu rekte aludis al la Decembrista ribelo en la poemo Eŭgeno Onegin.

Ĝenerale la decembristoj klopodis malhelpi la surtroniĝon de Nikolao la 1-a post la morto de lia plej maljuna frato Aleksandro la 1-a.

Parto de la decembristoj intencis ŝanĝi Rusion en respublikon, parto preferis konstitucian monarkion sub Konstantino, frato de Nikolao.

Preparoj al la ribelo estis faritaj diletante kaj tial ĝi rapide estis ĉesigita. 600 decembristoj estis akuzitaj, kvin estis kondamnitaj al morto kaj 120 estis senditaj en ekzilon en Siberion.

Sekvoj de la ribelo estis unuflanke pliakriĝo de policaj kontroloj, aliflanke disvastiĝo de revoluciaj ideoj inter la intelektularo. De sekvintaj revoluciuloj de Rusio la decembristoj estis konsideritaj kiel martiroj. Multaj substrekis ankaŭ intencitajn socialajn aspektojn de la ribelo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]