Pola ribelo de Decembro 1970

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Decembro 1970)
Ribelo de Decembro 1970 en Gdynia

La Pola ribelo de Decembro 1970, decembraj eventoj, decembra ribelo – estis laborista ribelo okazinta en Pollando inter la 14-a kaj 22-a de decembro 1970 (strikoj, mitingoj, manifestacioj) ĉefe en Gdynia, Gdańsk (Gdansko), Szczecin kaj Elbląg (Elblongo).

Komenco[redakti | redakti fonton]

Senpera komenco de strikoj kaj manifestacioj estis enkonduko de plialtigo de detalaj prezoj por viando, viandaĵoj kaj aliaj manĝeblaj produktoj la 12-an de decembro. La decidon oni jam fiksis la 30-an de novembro dum kunsido de Politika Buroo de la Centra Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. De la 8-a de decembro en Ministerio de Nacia Defendo kaj Ministerio de Internaj Aferoj oni komencis sin prepari kadre de "ŝirmo de ordo kaj publika sekureco". La 11-an de decembro Apudvistulaj Soldataraj Unuoj atingis staton de plena preteco. La 12-an de decembro pere de radio oni informis la socion pri prezokresko de ĉefaj manĝartikloj, averaĝe je 23% (faruno je 17%, fiŝoj je 16%, konfitaĵoj je 36%). La 13-an de decembro la gazetaro komunikis pri prezaltigoj.

Trapaso[redakti | redakti fonton]

La socio reagis per protesto. Oni komencis grupiĝi en mitingoj postulante de regopovoj retiriĝi de prezaltigo, ordigo de salajra sistemo (aparte de la principoj pri kalkulado de premioj) kaj forigon de la regopovo al respondenculoj pri altigo de la prezoj (i.a. de Władysław Gomułka, Józef Cyrankiewicz kaj Stanisław Kociołek).

La 14-a de decembro

Lunde laboristoj de Ŝipfarejo en Gdańsk ne eklaboris kaj plurmila amaso iris antaŭtagmeze sub la sidejon de la partio. Ili postulis renkontiĝi kun la unua sekretario kaj kun la direktoro de la ŝipfarejo negoci pri retirigo de la prezaltigo. Iliaj postuloj ne estis tamen plenumitaj. La saman tagon okazis jam surstrataj bataloj kun milico, kun la unuaj viktimoj. Antaŭtagmeze delegitaro de ŝipfaristoj provis paroli kun rektoro de Gdanska Politekniko. Vespere sur la politeknika korto miloj da studentoj provis organizi mitingon kaj poste ekmarŝis por aliĝi al manifestantoj batalantaj kun milico. Pliposte aliĝis al ili granda grupo de studentoj de Medicina Universitato. Ĉi-vespere sur la placoj antaŭ la ĉefa stacidomo kaj la partia sidejo batalis centoj da studentoj.

La 15-a de decembro

Tiun ĉi tagon oni anoncis ĝeneralan strikon. Al ĝi aliĝis aliaj urbaj entreprenejoj, laboristoj de Ŝipfarejo Gdynia kaj de "Zamech" en Elbląg. La unuan strikan komitaton eniris i.a. Lech Wałęsa. Oni postulis liberigon de pli frue arestitaj agantoj. Laboristoj daŭrigis sian marŝon ĝis domego de Pola Unuiĝinta Laborista Partio por pli frue anoncita mitingo. Renkontitaj taĉmentoj de milico por ne tralasi manifestantoj uzis klabojn kaj larmigan gason. Rezulte eksplodis stratbataloj kaj malfruvespere bruligo de la domego. Oni proklamis okupadan strikon. Armeo kaj milico blokadis havenojn kaj ŝipfarejojn. Nokte membroj de la strika komitato en Gdynia estis arestitaj.

Samtempe oni skribis 8 ĉefajn postulojn kaj transdonis ilin al prezidanto de Urba Nacia Konsilio, kiu promesis enmanigi ilin al vicĉefministro Stanisław Kociołek, postulante de manifestantoj revenon al hejmoj. La saman tagon en ĉiuj altlernejoj de la Marbordo oni enigis devon kontroli listojn de ĉeesto kaj avertis pri tio, ke senpraviga malĉeesto kaŭzos senprokrastan forigon de la altlernejo kun sciigo pri tio al la milico. Nur malgranda aro de lekciistoj ne plenumis tiun devon.

Ĉirkaŭ la tagmezo ŝipfaristoj akiris tankon. Posttagmeze alvenis studentoj, kies lekcioj finiĝis. Je la 16.00 horo tuj antaŭ la stacidomo snajpero mortigis unu homon malgraŭ tio, ke ĉi tie bataloj ne okazis, verŝajne piediranton. Poste ŝipfaristoj meze de stacidoma centra ejo metis kadavron de kolego distretitan de tanko, stacidoman frakasis florejon kaj flamigis giĉetojn. Kiam taĉmentoj de soldataro kaj milico aperis en la kvartalo, manifestantoj por ne esti ĉirkaŭitaj enkuris la stacidomon al staranta ankoraŭ trajneto, kiu ekveturis kiam aperis la milico.

La 16-a de decembro

La striko disvastiĝis al laŭvicaj entreprenoj de la Marbordo. Ŝipfarejo de Gdańsk estis ĉirkaŭita de la soldataro. Oni ne povis alproksimiĝi al la ŝipfarejo pro batado. En Szczecin televido informis pri la eventoj en Gdańsk nomante ilin vandalismo.

Nigra Ĵaŭdo, la 17-a de decembro

Regopovoj decidis uzi soldataron. Rezulte de kunpuŝiĝoj multe da personoj ambaŭflanke estis damaĝitaj. Post matenaj eventoj en la haltejo de Rapidega Urba Trajno Gdynia Ŝipfarejo, taĉmentoj de Civitana Milico kaj Soldataro pripafis amason da laboristoj de Ŝipfarejo Szczecin. Laŭ akuzistoj 10 personoj mortis. En centro de Gdynia formiĝis manifestacio kun blankaj-ruĝaj flagoj, kiu iris direkte al la haltejo Gdynia-Ŝipfarejo, kie kunpuŝiĝis kun la soldataro. La manifestacio denove kolektiĝis aliloke kaj kaj iris al la centro de la urbo. Fronte oni portis sur pordo korpon de mortigita juna viro (Zbyszek Godlewski), malantaŭ li estis portataj makulitaj de sango naciaj flagoj. La manifestacio aliris al la urba oficejo, kie okazis laŭvicaj kunpuŝiĝoj. En tiu ĉi manifestacio partoprenis reprezentantoj de ĉiuj profesioj kaj sociaj grupoj. Sur stratoj de Słupsk kaj Elbląg daŭris manifestacioj. Al la strikanta homamaso aliĝis laboristoj de Ŝipfarejo Szczecin je la nomo al Adolf Warski, kiuj kun pluraj miloj de homoj manifestaciis en la urbo. Kontraŭ ili la soldataro kaj milico uzis perforton kiam protestantaj personoj bruligis domegon de Vojevodia Komitato de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. 16 personoj mortis, en tio junularo kaj hazardaj personoj, atestantoj de la protesto kaj poste de la bataloj. Samtempe publikaj servoj komencis laŭgrade subpremi strikojn kaj manifestaciojn sur la Marbordo.

La 18-a de decembro

Samkiel pli frue Ŝipfarejo Gdańsk, estis ĉirkaŭita de soldataro ŝipfarejo en Szczecin. En Elbląg oni decidi uzon de perforto, kio fruktis per kunpuŝiĝoj kun manifestaciantoj. Al urboj de la norda Pollando aliĝis Białystok, krome Nysa, Oświęcim, Warszawa kaj Wrocław, kie oni organizis novajn strikojn. Ili ne estis tiom grandskalaj kaj estis mallongdaŭraj, kontraste al tiuj el Gdańsk, GdyniaSzczecin.

La 19-an de decembro

Sabate daŭris nur striko en Szczecin (gvidanto estis Mieczysław Dopierała), kiu finiĝis la 22-an de decembro. Ŝipfarejoj kaj havenoj de Gdańsk kaj Gdynia ne laboris. En ĉiuj lokoj de la Marbordo kun tumultoj validis krizostato kaj elirblokado.

Bilanco de la eventoj[redakti | redakti fonton]

La bilanco de persekutoj montris 41 personojn mortigitajn - 1 en Elbląg, 6 en Gdańsk, 16 en Szczecin kaj 18 en Gdynia. 1164 personoj estis vunditaj. Oni arestis pli ol 3 mil personoj. Okazis ke homoj pereis sub tankoraŭpoj.

Rezulte de bataloj kaj akcidentoj pereis ankaŭ kelkaj funkciuloj de milico kaj soldatoj de Pola Popola Soldataro. Kelkdekoj estis vunditaj. Oni ankaŭ detruis dekkelkajn armeajn veturigilojn kune kun kirasitaj transportiloj kaj tankoj, bruligis 17 domegojn (kun sidejoj de Vojevodiaj Komitatoj de Pola Unuiĝinta Laborista Partio en Gdańsk kaj Szczecin) kaj detruis 220 magazenojn kun bruligo de dekkelkaj aŭtoj.

Kelkaj historiistoj asertas, ke koncerne la nombron da viktimoj, internaj filudoj kadre de Pola Unuiĝinta Laborista Partio servis por kompromiti Władysław Gomułka, kiu estis forigita de la regopovo (unua sekretario de la Centra Komitato de PULP iĝis la 20-an de decembro Edward Gierek).

Laŭ dokumentoj de IPN (Instituto pri Nacia Memoro) montriĝas, ke la decembraj eventoj okazis ne nur sur la Pola Marbordo. Oni manifestaciis kaj strikis ankaŭ en Krakovo, Wałbrzych kaj aliaj urboj. Laŭ historiistoj en centro de la lando strikis pli ol 20 mil personoj.

Decembro en la kulturo[redakti | redakti fonton]

Pri la eventoj aludas

  • Balado pri Janek Wiśniewski kaj filmo de Andrzej Wajda Homo el fero, en kiu Krystyna Janda kantas la baladon
  • la filmo Nigra ĵaŭdo de reĝisoro Antoni Krauze (premiero la 25-an de februaro 2011), kiu estis realigita en Triurbo, (ĉefe en Gdynia), kie estis la plej multaj viktimoj
  • Rep-kantisto Tadek kreis verkon „Decembra balado” dediĉitan al la eventoj de Decembro 1970, eldonita sur disko Nekomforta vero (2012). Aŭtoro de la vortoj estas anonima partoprenanto de la manifestacio decembre 1970.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]