Decido (Eŭropa Unio)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flag of Europe.svg

 :::Por la kutima uzo de la vorto, vidu paĝon "decido".

Laŭ la artikolo 249 (4-a alineo) de la traktato pri Eŭropa Komunumo, "Decido estas deviga en sia tuteco por tiuj, al kiuj ĝi estas adresita".

Decido estas akto por apliki la eŭropunian juron en unuopaj aferoj koncernantaj civitanon, societo aŭ ŝtaton.

Enhavo

Ecoj de decido [redakti]

Akto kun unuopa apliko [redakti]

Decido devigas nur la "individuoj", al kiu ĝi estas adresita: civitanoj, societoj, ŝtatoj.

Pli ofte la decidoj donas permeson. Sed ili povas ankaŭ doni punon: ekz. la Eŭropa Komisiono faras decidojn, kiu trudas punon al firmaoj pro troprofito de sia komerca superrego.

Akto deviga en sia tuteco [redakti]

Tio similigas decidon al reglamento, kaj malsimiligas ĝin de direktivo.

Akto rekte aplikenda [redakti]

Decido rekte efikas:

  • ĝi necesigas nenian enlandan transformon (male de direktivo);
  • ĝi donas rajtojn aŭ devojn rekte al sia aladresato.

Sciigo de decido [redakti]

Principe decido estas sendita al sia aladresato. Ĝi efektiviĝas ekde la tago, kiam ĝi estas ricevita.

Tamen ekzistas okazoj, kiam decido estas publikigita en la Oficiala Gazeto de Eŭropaj Komunumoj, nome:


Justice and law.png Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Juro