Dedativo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

La dedativo (ankaŭ nomata respektivo) estas gramatika kazo en la kvenja (la elfa lingvo de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien), fikcia lingvo inventita de J. R. R. Tolkien. Ĝi celas transdoni la ideon de esti rilata al io. Ne klaras, ĉu ĝi severe uziĝas kun prepozicioj, transitivaj verboj, netransitivaj verboj, aŭ ĉu ĝi havas ĝeneralan aplikon.

Unu ebla uzo estas kiel traduko de esprimo kun la prepozicio "pri". Ekzemple, tradukante "li rakontis al mi pri la invado" en la kvenjan, la kvenja vorto por "invado" eble aperus en la dedativo. Tiu teorio ankaŭ havas sencon, ĉar ŝajnas, ke neniuj aliaj kazoj tradukas tiun ĉi prepozicion kontentige.