Deformiĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Deformiĝo de korpo en la kontinumekaniko nomiĝas la ŝanĝiĝo de ĝia formo kaŭze de efiko de ekstera forto; tio povas okazi kiel longecoŝanĝiĝo aŭ kiel anguloŝanĝiĝo.

Neinversigebla, do daŭra, deformiĝo nomiĝas plastika deformiĝo. La koncerna eco de materialo nomiĝas plastikeco respektive duktileco. Kondiĉo je tio estas, ke materialo estas deformebla, do havas malaltan rompiĝemon.

Je tre alta rompiĝemo la materialo rompiĝas sen antaŭe deformiĝi.

Inversigebla, do nedaŭra, deformiĝo kontraŭe nomiĝas elasta deformiĝo. La koncerna eco de materialo nomiĝas elasteco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]