Degollado (komunumo)
| Degollado | |||
|---|---|---|---|
|
|
|||
| Administrado | |||
| Statuso | Komunumo | ||
| Lando | Meksiko | ||
| Ŝtato | Jalisco | ||
| Regiono | Ciénega | ||
| Urbestro | Josefat Santana Castillo (PAN) | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 19173 | ||
| Geografio | |||
|
|
20°27′N 102°8′U / 20.45°N, 102.133°U | ||
| Alto | 1780 | ||
| Areo | 305,05 km² | ||
| Horzono | UTC -6 | ||
|
|
|||
Degollado estas unu el la 126 komunumoj de la meksika subŝtato Jalisco. La ĉefurbo de la komunumo estas Degollado. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 14 033. Degollado signifas en la hispana gorĝotranĉita aŭ senkapigita.
[redakti] Geografio
Degollado apartenas al la regiono Ciénega kiu situas en la centra parto de la subŝtato Jalisco. Multaj komunumoj en tiu regiono sude limas al la lago de Chapala aŭ al la meksika subŝtato Michoacán. Al la regiono Ciénaga apartenas entute 13 komunumoj. La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 19173 loĝantojn. El tiuj estis 8975 viroj kaj 10198 virinoj. La komunumo havas surfacon de 305,05 km². La meza alteco estas 1780 metroj super la marnivelo. La meza jara temperaturo estas 20,9 C. En la komunumo estas 901,1 mm da precipitaĵo jare.
[redakti] Sociogeografio
En la jaro 1995 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 5728 viroj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 4963 scipovis legi kaj skribi kaj 762 viroj estis analfabetoj. Do 13.3 % de la viroj estis analfabetoj. En la sama jaro en la komunumo vivis 6837 virinoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 5842 sciis legi kaj skribi kaj 988 virinoj estis analfabetoj. Do 14,45 % de la virinoj estis analfabetoj. En 1995 en Degollado vivis 18394 personoj kiuj aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj estis 5 indiĝenoj. Tio signifas ke 0,027 % de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).