Dei Verbum

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Dei Verbum estas unu el la kvar konstitucioj ellaboritaj de la Dua Vatikana Koncilio. Ĝi temas pri Dia Revelacio, ĝiaj fontoj, nome Biblio kaj Tradicio encentrigitaj sur Jesuo Kristo. Dei Verbum (la Dia Parolo) estas la incipit (la komencaj vortoj) de la verko kaj indikas la tutan dokumenton laŭkutime de la plej gravaj ekleziaj dokumentoj, publikigita de de Paŭlo la 6-a la 18-an de novembro 1965, sekve de la aprobo de 2.344 jesaj konciliaj voĉoj kun 6 nekonsentaj. Elmetita en la latina [1], estas atendata la esperanta versio.

[redakti] Enhavo de la Dei Verbum

1) Estas asertate ke la Sankta Tradicio kaj la Biblio estas strikte ligitaj kaj komunikiĝanta inter ili ĉar ambaŭ devenas el la sama fonto, el la Sankta Spirito, kaj kune formas unikaĵon kaj kune utilas al unika celo. Fakte la sankta Skribo estas la vorto de Dio ĉar skribe vortigita helpe de Dio inspiranta, kaj la sankta Tradicio transdonas, integre kaj definitve, la dian vorton konfidita de la Sinjoro Jesuo kaj la Sankta Spirito al la apostoloj kaj iliaj sekvuloj, por ke, gvidataj de la sankta Spirito, per ilia proklamo fidele ĝin konservu, ĝin konigu kaj disvastigu. El tio sekvas ke la Eklezio ĉerpas la certecon rilate ĉiujn la revelaciaĵojn ne de la sola Skribo kaj ke, sekve, la unuan kaj la duan fontojn oni devas akcepti kaj adori kun la sama pia kaj riverenca sinteno. Atenta observanto notas ĉi- tie zorgon de la Konciliaj Patroj alproksimiĝi al la protestantaj konfesioj ĉe kiuj la Tradicio estas aŭ eliminita aŭ reduktita, dum ĉe katolikoj (kaj ortodoksuloj kaj aliaj konfesioj) oni foje tendencas alskribi al la Tradicio iom da supereco pro tio ke ĝia naskiĝo antaŭis la skribojn novtestamentajn.

2) Rilate la Skribojn, Dei verbum instruas ke Dio elektis homojn posedantaj siajn fakultatojn kaj kapablojn por ke, agante en ili kaj per ili, ili verku, kiel veraj aŭtoroj, ĉiujn kaj nur tiujn aferojn pri kiuj Li volis ke oni skribu. Pro tio necesas ke legantoj kaj esploristoj pri Biblio lernu konsideri ĉiujn homajn psik-mensajn elementojn formantajn la verkistan psikologion, kaj ke oni lernu interpreti la Biblion laŭ la konstanta sinteno de la eklezio mem kiu havas kiel metron ankaŭ la Tradicion.

3)Rilate la evangeliojn, krome, asertatas ilia merita plejalta estimo ĉar ili konsistigas la precipan atestaron pri la vivo kaj instruo de la Enkarniĝinta Verbo, la Savanto. “La eklezio ĉiam opiniis kaj opinias ke la kvar evangelioj origine fontas el la apostoloj: fakte, tio kion la apostoloj ordone de Kristo predikis, sekve, inspirite de la Sankta Spirito, estis de ili mem, aŭ de homoj de ilia kredrondo, transdonita en skribojn kiuj estas la fundamento de l’ kredo”. Pri la samaj la dokumento rekonas historiecon kaj, do, ilian taŭgecon transdoni la veran vivon kaj doktrinon de Kristo, kvankam la verkistoj elektis nur la partojn efikajn por la komunumo je kies avantaĝo ili skribis.

Kvankam la eklezio en la interpretado kaj komprenado de la Sanktaj Skriboj estas gvidata de la Sankta Spirito, ĝi aprobas kaj kuraĝigas prievangeliajn studojn kaj esplorojn laŭ modernaj sciencaj kriterioj, kiuj tamen respektu la suprajn kredrezultojn. Notindas ĉi-tie prizorgo ne lasi sendirektivaj la sennombrajn katolikajn, kaj ne nur, skolojn traktantaj ekzegezon.

[redakti] Eksteraj ligiloj

[2] Dei Verbum esperantigita

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj