Deidamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Forkapto de Hipodamio, laŭ Peter Paul Rubens, 1637-38.

HipodamioDeidamio estis filino de Buteso, trakia filo de Boreaso, aŭ de Adrasto, reĝo de Argo. Ŝi estis unu el la plej belaj virinoj de tiu tempo, kaj edziniĝis al Piritoo, reĝo de la lapitoj.

Ĝuste por festi sian nupton, Piritoo organizis grandiozan bankedon, al kiu li invitis la olimpanojn (krom Areso kaj Erido, pro kiel ili agis dum la nupto de Peleo kaj Tetiso) kaj la tutan loĝantaron de sia lando, inkluzive la centaŭrojn. Tiuj lastaj gustumis vinon unufoje dum tiu festo, do ili rapide ebriiĝis, kaj en tiu stato ilia ĉefo Eŭrito forkaptis Hipodamion. La ceteraj ĉevalviroj imitis lin, kaj perforte prenis ĉiujn virinojn kaj eĉ kelkajn junulojn kiuj ankaŭ ĉeestis en la bandeko. Ĉi tiu iĝis la kialo de la fama milito inter centaŭroj kaj lapitoj, kiun venkis tiuj lastaj, danke al la interveno de Piritoo mem kaj de lia fidela amiko Tezeo. Oni diris ke tiu sanga incidento estis instigita de Areso kaj Erido, venĝavidaj pro la ofendo ne inviti ilin al la festo.

Piritoo kaj Hipodamio havis infanon, Polipeto, kiu partoprenis la Trojan militon. Post la morto de Hipodamio, ŝia edzo konvinkis Tezeon, ankaŭ ĵus vidvinta, vojaĝi al Hadeso kaj forkapti Helenon, ĉar li volis unuiĝi al la familio de la famaj Dioskuroj.