Deikto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingvo > Lingvistiko > Deikto


Deikto (el la helena δειξις [deîksis] 'montri'). Vorto referanta, en la vortigo, al la spaco kaj al la tempo en kiuj la vortigo mem estas kreita aŭ al la homoj, ĉar elsendantoj kaj ricevantoj de la vortigo. La lingvaj elementoj, kiuj ankras la vortigon al la kunteksto tempo-spaca kaj al la protagonistoj de la komunika ago, estas nomitaj deiktaj. Tiaj elementoj povas esti unuopaj vortoj kiuj apartenas al malsamaj partoj de la parolado

  • pronomoj kiel 'mi', 'vi';
  • adverboj kiel 'tie', 'nun', 'hieraŭ';
  • pronomoj kaj adjektivoj montraj kaj posedaj kiel 'mia', 'tiu';
  • verboj kiel 'iri', 'veni'

sed ili povas esti ankaŭ morfemoj kiel tiuj kiuj en la itala montras la tempon kaj la personon de la verbo aŭ de la sintagmoj.

  • George Grigore, La deixis spatial dans l’arabe parlé à Bagdad, Estudios de dialectologia arabe n.7, Zaragoza, pp 77-90 [1]