Dinoterio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Deinoterio)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dinoterio
Kapo kaj makzelo de Deinotherium giganteum
Kapo kaj makzelo de Deinotherium giganteum
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Rostruloj Proboscidea
Subordo: Deinotheroidea
Familio: Deinoteriedoj Deinotheriidae
Subfamilio: Deinoterienoj Deinotheriinae
Genro: Deinoterio Deinotherium
Kaup, 1829
Specioj

D. bozasi Arambourg, 1934
D. giganteus Kaup, 1829
D. indicum Falconer, 1845

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Deinoterio (Deinotherium = terura besto en la greka), ankaŭ nomata sarkildentega praelefanto, formas la plej fruan sukcesan branĉon de la fosiliaj rostruloj.

La sarkildentegaj praelefantoj evoluis antaŭ ĉ. 25 milionojn da jaroj en Afriko. Ili estis komence pli malgrandaj, sed postaj specioj atingis eĉ la alton de 3,6–4 m. Kiam - komence de la mioceno, antaŭ 17,5 milionoj da jaroj - estiĝis kontinenta ligo inter Eŭrazio kaj Afriko, la sarkildentegaj tramigris eĉ Eŭropon. Oni trovis fosiliojn dise en Eŭropo, sed komence oni pensis, ke temas pri grandega tapiro. Nur pli poste evidentiĝis, ke la dentegoj staras ne supren sed suben kaj temas pri praelefanto.

Ĝia karakterizaĵo estis tiuj suben-starantaj dentegoj (longaj eĉ 1,5 m), kiujn ĝi uzis por kapti branĉojn kaj arbetojn.


Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]