Dek du seĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dek du seĝoj
Dek du seĝoj
Monumento en Odesa, Ukrainio
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Ilja Arnoldoviĉ Ilf, Eŭgeno Petroviĉ Petrov, Ilf kaj Petrov
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Eldonejo Zemlya i fabrika
Ĝenro satira fikcio
Loko de rakonto Town N • Stargorod • Moskvo • Vasyuki • PjatigorskJalto
vdr

Dek du seĝoj (ruse Двенадцать стульев) estas satira romano de sovetaj aŭtoroj Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov. Ĝi estis eldonita en 1928. La protagonisto de la romano Ostap Bender serĉas trezoron kaŝitan en unu el dek du seĝoj.

Ilja Ilf (maldekstre) kaj Eŭgeno Petrov (dekstre), kreintoj de la romano

Du sovetaj samnomaj filmoj estis faritaj baze de la romano en 1971 (reĝisoro Leonid Gajdaj) kaj en 1976 (reĝisoro Mark Zaĥarov). Krome oni kreis kvin filmojn eksterlande.

Tembazon de la romano proponis Valentin Katajev (frato de Petrov), al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. Fakte la libro estas enciklopedio de la soveta vivo de tiama epoko. Aventuristo Ostap Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.

Oni tradukis la romanon en plurajn naciajn lingvojn. Ekzistas ankaŭ Esperanta traduko.

Daŭrigo de la libro estas “La ora bovido”.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Elĉerpaĵo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 "Patro Fjodor ne eltenis turmentojn de la persekutado, kaj ekgrimpis sur tute vertikalan rokon. Supren lin puŝis koro, leviĝanta al la gorĝo mem, kaj speciala, konata nur al timuloj, juko en la kalkanoj.  ...  Li eksaltis, kaj per kelkaj paŝegoj okazis je ĉirkaŭ dudek metroj pli alte. ...  Li okazis sur plataĵo, surgrimpi kiun sukcesis ĝis nun eĉ ne unu homo. Patron Fjodor ekposedis angora teruro. Li komprenis, ke li neniel sukcesos malleviĝi...

La roko falis sur la ŝoseon vertikale, kaj pri reveno oni eĉ pensi ne povis. Li ekrigardis soben.

– Depre-enu min! – plende kriis patro Fjodor. ...

Post unu horo, kuŝanta sur la ventro, kaj klinanta la kapon suben, li ekvidis, ke [la postkurintoj] foriras.

Malleviĝis rapida nokto. En la obskuro kaj infera bruo, sub nubo mem tremis kaj ploris patro Fjodor. ...

Dum tria tago patro Fjodor komencis prediki al birdoj. Ial li inklinis ilin al luterismo.

– Birdoj, – diris li al ili per sonora voĉo, – pentu vi publike viajn pekojn!

Dum kvara tago oni jam montris lin desube al ekskursanoj. ...

Post dek tagoj el Vladikaŭkaz venis estingista brigado kun ĉio necesa, kaj deprenis patron Fjodor... kaj sur fajrobrigadista ŝtuparo oni forveturigis la ridegantan pastron en psikiatrian malsanulejon. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]