Dek du kolegioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Onidire, la plej longa universitata koridoro en la mondo. "Dek du Kolegioj", la ĉef-konstruaĵo de SPbŜU

La dek du kolegioj estas fama konstruaĵo sur Vasiljevskij insulo en la centro de Sankt-Peterburgo, konstruita de Domenico Trezzini (1670-1734). Ĝi estas etendita orte al la kajo de Neva kaj konsistas el dek du sekcioj, ligitaj per longega koridoro. Dekomence la domo estis sidejo de "kolegioj" — rusiaj ministerioj de la tempo de Petro la Granda.

En 1819, post serioza rekonstruo fare de A. V. ŜĈEDRIN, la konstruaĵo iĝis ĉefsidejo de la Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]