Dek tri Kolonioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la 13 Kolonioj (vidu Union Jack)

Dek tri Kolonioj estis la nomo kiun ricevas la historiaj koloniaj posedaĵoj de Britio en la atlantika marbordo de Nordameriko inter Nov-Skotio kaj Florido, kiuj fine de la 18-a jarcento kuniĝis sub sendependa registaro por la kreado de la nuna Usono.

Britio establis koloniojn en Nordameriko ekde 1607, kiam la unua plentempa setlejo estis fondita de britoj en Jamestown (Virginio). Laŭlonge de la 18a jarcento la loĝantaro pliiĝis en tiu setlejo kaj multaj aliaj britaj kolonioj fondiĝis, kiu havis grandan aŭtonomion en internaj aferoj sed submetataj al Britio.

Menciindas ke la loĝantaro el eŭropa deveno de ĉi kolonioj estas tre diveras, ĉar la originaj britaj enmigrintoj miksiĝis kun skotoj, irlandanoj, germanoj, kimroj, flandroj kaj francaj hugonotoj kaj meze de la 17a jarcento venis enmigrintoj el Svedio kaj Nederlando En la 1770-aj jaroj jam estiĝis pluraj etaj urbaj centroj kun ĵurnaloj, vendejoj, komercistoj kaj metiistoj. Filadelfio, kun 28.000 loĝantoj, estis la plej granda urbo, sekve de Nov-Jorko, Bostono, kaj Ĉarlestono. Male al la aliaj nacioj, Usono ne havis feŭdan aristrokataron laŭ la eŭropa stilo. En la kolonia epoko la tero estis abunda kaj la laborbortoj malabundaj kaj ĉiu libera homo povis atingi la prosperecon aŭ almenaŭ la ekonomian sendependecon.

La kolonioj militis kontraŭ la britoj en 1775, kies komenca evoluo ŝajnis favorigi la britojn sed tio ŝanĝiĝis post la batalo de Saratoga kaj poste Francio kaj Hispanio intervenis apogante la sendependismajn usonanojn.

La 4-an de julio 1776 reprezentantoj de la Dek tri Kolonioj rekatis la Dklaron de Sendependeco, per kiu naskiĝis Usono, unua sendependa nacio de Ameriko. Fine, en 1783 pere de la Traktato de Parizo, Britio estis devigita agnoski la sendependecon de la kolonioj.

Kolonioj[redakti | redakti fonton]