Dekamerono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ForutuneWheel.jpg

Dekamerono estas romano, kiu konsistas el ciklo enhavanta 100 novelojn dividitajn po dek por dek tagoj (Dekamerono signifas en la greka dek tagoj. La okazintaĵojn rakontas dek junaj homoj, kiuj fuĝis el urbo en provincon, por ke ili savu sin antaŭ pesto, eksplodinta en Florenco en la jaro 1348. Dekameronon verkis Giovanni Boccaccio en la jaroj 1348 - 1353. En la enkonduko de Dekamerono estas ankaŭ unu el la plej signifaj kaj la plej detalaj priskriboj de pesto en la mezepoko. La okazintaĵoj de Dekamerono kaj iliaj temoj influis vicon da pluaj artistaj verkoj en ĉiuj terenoj de la arto.

La ĉefaj temoj de la noveloj rakontitaj de la rakontistoj estas amhistorioj kaj humoro (trompo); tiele la verko heredas la mezepokan guston por amhistorioj kaj amuzo. En multaj noveloj la edzoj estas trompitaj de edzinoj, la ŝjane naivaj virinoj vere malkasigas sian volupton, la monaĥoj kaj studentoj aperas kiel ardaj amantoj ktp.

Analizo[redakti | redakti fonton]

La gravo de la Dekamerono baziĝas grandparte sur ties zorgita kaj eleganta prozo, kiu setligis imitindan modelon por la estontaj verkistoj de la Renesanco, sed ankaŭ ĉar konsistigis la ĝenran modelon de la estonta kortega novelo, ne nur en Italio tra la nomitaj novellieri (Franco Sachetti, Mateo Bandello, Gerardi Cinthio ktp.) sed en la tuta Eŭropo (El Patrañuelo de Juan de Timoneda, la Novelas Ejemplares de Cervantes, ktp.). Eĉ la legendo de Los amantes de Teruel inspiriĝis en la novelo 8a de la kvara tago.

Aliparte, la cirkonstancoj priskribitaj en la Dekamerono estas ege influitaj de mezepokal emo por numerologio kaj mistikismo. Ekzemple, oni kredas ke la sep virinoj reprezentas la kvar kardinalajn virtojn kaj la tri teologajn virtojn (justeco, saĝo, kuraĝo kaj modereco; fido, espero kaj karitato). Kaj oni supozas, ke la tri viroj reprezentas la grakan triecan dividon de la animo (racio, kolero kaj volupto). La propra Boccaccio indikas, ke la nomoj kiujn li donis al tiuj dek roluloj estas fakte pseŭdonimoj "elektitaj ĝuste laŭ la kvalitoj de ĉiu". La itallingvaj nomoj de la sep virinoj, en la signifa ordo laŭ la origina teksto estas la jenaj: Pampinea, Fiammetta, Filomena, Emilia, Laureta, Neifile, kaj Elissa. La nomoj de la viroj estas la jenaj: Panfilo, Filostrato, kaj Dioneo.

Giovanni Boccaccio la aŭtoro de la Dekamerono

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

La Dekamerono estas distinga verko, kiu priskribas detale la fizikajn, psikologiajn kaj sociajn efektojn, kiujn la pesto kaŭzis en parto de Eŭropo. La bazaj historioj de la noveloj ne estu konsiderataj kiel inventaĵoj de Boccaccio; fakte, ili baziĝas sur italaj fontoj pli antikvaj, aŭ foje sur francaj aŭ latinaj fontoj. Granda nombro de la historioj enhavataj ene de la Dekamerono aperos poste en la La Rakontoj de Canterbury de Chaucer. Tamen, Chaucer probable ne estis familiarigita rekte kun La Dekamerono. Probable li uzis aliajn hispanajn kaj latinajn komunajn fontojn, kiel materialo kiu estis inspirigo ankaŭ por la verkoj de Boccaccio. La scenoj de la Dekamerono estis popularaj temoj por la renesancaj pentristoj kiel Tiziano. En 1970, Pier Paolo Pasolini realigis filmon baze sur kelkaj el la historioj de tiu ĉi verko.

Oni povas konsideri la verkon de Boccaccio kiel elstaran antaŭaĵon de la literaturo de sia epoko, ĉar la karakteroj de la Dekamerono estas antaŭmontro de la nereligia koncepto de la homo al kiu alvenis la Renesanco. La malesto de fantaziaj aŭ mitaj trajtoj, tiele kiel la primoko farita al la mezepokaj idealoj, estas, inter aliaj, la trajtoj kiuj difinas la Dekameronon teksto klare antropocentrisma kaj humanisma

La roluloj de Boccaccio estas komunaj estaĵoj, difektaj kaj senhavaj de ĉiu ajn nobla valoro, ĉu ĉevalira ĉu kortega; male elstaras la rabistoj, mensogantoj kaj adultoj, kaj ilia ruzo por triumfi; diference de la antikva mezepoka koncepto kie la heroo de la historio posedis belon aŭ forton, kaj asocie ĉiam al la nobelaro kaj la dieco. Fine, la forta sento kontraŭklerika de la historioj de Boccaccio pensigas en la epokoj estontaj, kie la feŭdaj kaj kristanaj idealoj estos atakitaj de la novaj konceptoj kiuj lokas la homon kiel centro de la mondo.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Dekamerono, unuaj tri tagoj (tr. Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien, kooperativo de literatura foiro, 1995, 320 p.)

En kino[redakti | redakti fonton]

La Dekamerono estis adaptita al kino de la itala reĝisoro Pier Paolo Pasolini en 1971.