Dekdu-tabela leĝaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dekdu-tabula leĝoLeĝoj de dek du tabuloj' (latine: Leges duodecim tabularum) estas la plej valora memoraĵo de la romia juro, el la mezo de la 5-a jarcento a.K.. La jurhistorio uzas singularon (12-tabla leĝo) en la esprimo, tiel aludante je interrilato de la postrestintaj leĝoj.

Historio

Laŭ la romia tradicio, oni suspendis en 451 a.K. la kutiman, „konstitucian" ordon, do oni nomumis anstataŭ la konsuloj dek aŭtoritatajn patriciojn (decemviri legibus scribundis consulari imperio), kies tasko estis surskribo de la leĝoj. En la unua jaro pretiĝis dek tabuloj. En 450 a.K. enoficiĝis alia dekopo (tion pridubas kelkaj historiistoj) kaj oni pretigis plian du tabulojn. Ili kondutis sin poste kiel tiranoj kaj provis konstantigi sian potencon, sed popolo de Romo ribelis kontraŭ ili kaj restarigi la malnovan ordon.

En la tradicio multas la nebazita detalo, sed la leĝo mem estas fidebla kaj la dato de estiĝo estas menciita en verko de Ovidio „Fasti". La leĝtabuloj estis videblaj publike ĝis ĉ. 390 a.K., sed ili neniiĝis dum la gaŭla atako. Oni freŝigis poste lingve la tekston, sed ĝi rezervis iom da arkaikecon.

Laŭ Cicero, la infanoj devis parkere scii la leĝojn. Ties kono estis tiel ĝenerala en la imperiestra epoko, ke teksto de la leĝoj estis pendigita sur foiro de Kartago en 254.

Enhavo

Oni povas vidi la efikon de la pli fruaj grekaj leĝoj – tiel leĝoj de Solono – kaj de aliaj antikvaj orientaj jurfontoj. Ties principo prezentas epokon, kiam limo de la antikva Romio estis la urbomuro kaj la teritorio trans la Tibero estis jam eksterlando. La leĝo entenas multajn religiajn sankciojn (ekz, ofero de virŝafo okaze de hazarda murdo), kio indikas, ke tiutempe la juro ne disiĝis forte de la religio. La leĝo provis certigi ordon de la „riĉuloj" super la „malriĉuloj" (plebo), sed samtempe montris grandan elastecon, ĉar oni kalkulis je ŝanĝiĝo de la leĝoteksto: proklamis, ke tiu rezolucio estas leĝforta, kiun la popolo lastafoje akceptis.

Eksteraj ligiloj