Deklaracio de homaj rajtoj en islamo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parto de serio

Islamo

Historio de islamo

Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
PreĝoFasto
PilgrimoAlmozoMoskeo

Ĉefaj personecoj

Mohamedo
AliAbu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de Islamo

Tekstoj kaj leĝoj

KoranoSunaoŜario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo

Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Ŭahabismo) • ŜijaismoSufiismo
Ĥariĝismo (Ibadismo)

Sociopolitikaj aspektoj

ArtoArkitekturo
UrbojKalendaro
SciencoFilozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamoĜihado
Liberalisma islamo

Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo

La Deklaracio de homaj rajtoj en islamo (aŭ mallonge Deklaracio de Kairo) estis adoptita en Kairo je la 5-a de aŭgusto 1990 de Organizaĵo de Islama Konferenco (kiu iĝis Organizaĵo de Islama Kunlaboro je la 28-a de junio 2011), kaj estas konsenta esprimo de homaj rajtoj laŭ la perspektivo de islamo; ĝi asertas, ke la islama ŝario estas ĝia nura fonto.

Tia adapto reflektas fortan religian influon kaj kondukas al certaj modifoj de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj de 1948; aparte, malpermesante la liberecon ŝanĝi sian religion kaj atribuante al virinoj malsamajn rajtojn ol al viroj. Ratifis ĝin 57 islamaj ŝtatoj, inkludante inter aliaj la sekvajn: Albanio, Turkio, Sauda Arabio, Egiptio, Indonezio kaj Pakistano. Inter la plej polemikaj artikoloj (signante malprogreson rilate al la universaleco de la homaj rajtoj, kiel ili estis elmontritaj en la antaŭa deklaracio de 1948) troviĝas :

artikolo 24: "Ĉiuj rajtoj kaj liberecoj difinitaj en tiu ĉi Deklaracio submetiĝas al la islama ŝario";

artikolo 16: "Ĉiu rajtas ĝui la fruktojn de sia scienca, literatura, arta aŭ teknika produktado, li havas la rajton konservi la moralajn kaj financajn interesojn ekestantajn de ĝi, kondiĉe ke lia produktado ne estas kontraŭa al la normoj de la ŝario;

artikolo 19:"Neniu krimo, neniu puno, krom tiuj difinitaj en la ŝario".

Tamen la sekvantaj ŝtatoj subskribis kaj la Deklaracion de homaj rajtoj en islamo kaj la Universalan deklaracion de homaj rajtoj de 1948: Afganio, Egiptio, Irano, Irako, Libano, Pakistano, Sirio kaj Turkio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]