Deklivburgo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ruino de la burgo Ehrenfels ĉe Rejno

Deklivburgo estas burgo kiu situas sur la deklivo de monto. Ĝi estas tipo de altaĵburgo, kiu estis konstruata ekde la dua duono de la 11-a jarcento.

Tiaj burgoj spertis malfacilaĵojn pri defendo kontraŭ atakoj de la pli supra teritorio. Tial tiu parto de la burgo estis protektata per ŝildmuro aŭ forta ĉefa turo, ofte per kombino de tiuj du pasivaj defendaĵoj.

La avantaĝo de deklivburgo estas malpli granda profundeco de la puto. La konstruado de la puto estas la plej longdaŭra kaj kosta parto de la burgkonstruado. Pro tio ofte akvo estis transportata per azenoj al la burgo. Por tiu transporto ofte estis konstruita aparta vojo de la akvofonto al la burgo.

En la germanaj mezmontaroj troviĝas multaj deklivburgoj, precipe en rivervaloj, ekzemple ĉe la meza Rejno. Ili estis ofte doganburgoj kaj situis proksime al la komercaj vojoj. Entute nur malpli ol 1% de la burgoj estas deklivburgoj.[1]

Ekzemploj de deklivburgoj estas burgo Katz en Sankt Goarshausen, burgo Ehrenfels en Rüdesheim kaj la Rietburg apud Rhodt en Palatinato.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Friedrich-Wilhelm Krahe: Burgen des deutschen Mittelalters. Grundriss-Lexikon. Flechsig, Würzburg 2000, ISBN 3-88189-360-1, S. 18.