Deklivoglaĉero

El Vikipedio
(Alidirektita el Deklivglaĉero)
Saltu al: navigado, serĉo
Eigerglaĉero, deklivoglaĉero en la Bernaj Alpoj

Deklivoglaĉero estas glaĉero, kiu situas je la deklivo de monto. Kutime deklivoglaĉeroj estas relative malgrandaj glaĉeroj. Ĉar la deklivo malfaciligas la amasiĝon de firno, deklivoglaĉeroj ofte havas malpligrandan glacivolumenon ol ebenaĵ-valglaĉeroj, kiu kovras similan areon.

Deklivoglaĉeroj ofte estas tributglaĉeroj de valglaĉeroj.

Ekzistas ankaŭ deklivoglaĉeroj, kiuj estas la mizeraj restaĵoj de iam grandaj valglaĉeroj, kiuj fordegelis. La plej multaj alpaj deklivglaĉeroj kiel ekzemple Pizol-Glaĉero sub alteco de 3000 m s.m. sekve de la tutmonda varmiĝo dum la venontaj 10 ĝis 20 jaroj komplete fordegelos.

[redakti] Vidu ankaŭ

Ekstera ligilo  Glaĉero
Ekstera ligilo  Valglaĉero
Ekstera ligilo  Ebenaĵglaĉero
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj