Dekonaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekonaĵo estis la plej ĝenerala feŭda rento en Eŭropo. Ĝin pagis ĉiu kamparano (servutulo) dum la mezepoko (ekde la 6-a jarcento) al la katolika eklezio (decima) kaj al la bienulo. Oni devis pagi la dekonaĵon en naturaĵoj kiel dekonon de ĉiu rikolto (ĉefe cerealoj kaj vino) (latine decima pars).

Per disvastiĝo de la monsistemo, la eklezio kaj la bienulo komencis postuli monon anstataŭ naturaĵoj (ĝenerale ekde la 15-a jc.), kiu estis pli alta sumo ol valoro de naturaĵoj kiel dekonaĵo. Krom tio, oni ne postulis pagon de dekonaĵo dum la malvaloriĝaj jaroj de mono, nur post enkonduko de la bona mono. Pro tio komenciĝis la transilvania kamparana ribelo en 1437.

En Hungario dekonaĵo signifis renton por la eklezio, la alian dekonaĵon por la bienulo oni nomis ekde la 14-a jc. naŭonaĵo (nona). La naŭonaĵo estis la naŭona parto de la rikolto, post pago de la eklezia dekonaĵo, tiel fakte la dua dekonaĵo de la originala rikolto. En Hungario oni enkondukis la devigan kolekton de naŭonaĵo per leĝo en 1351.

La dekonaĵon forigis la servutula liberigo de 1848, en Hungario.

La dekonaĵon ricevis plej ofte la koncernata episkopo.

Nuntempe, iuj eklezioj ankoraŭ postulas ke, se eble, ĝiaj anoj pagu dekonan parton da ilia enspezo al la eklezio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]