Dekretaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekretaro ĝenerale estas aro de dekretoj adoptitaj de ĉiu ajn aŭtoritato, kiaj reĝoj, prezidentoj ktp. Ekzemple la Dekretoj de Nueva Planta de Filipo la 5-a.

En la katolika eklezio[redakti | redakti fonton]

En la katolika eklezio Dekretaro, dekretaraj epistoloj aŭ dekretaloj, latine «epistola decretalis», estas letero per kiu la papo, respondante al demando, adoptas regulon por disciplina normo aŭ jura ordono. La dekretaro povas koncerni ankaŭ plurajn normojn kaj povas esti ankaŭ tute iniciato de la papo mem.

Libro de "Extra", dekretaro de papo Gregorio IX de 1234

La plej antikva dekreto, elmetita de papo Siricio, reiriĝas al 385.

Kolektitaj de kanonistoj, kaj kunigitaj kun la konciliaj dekretoj, la dekretaroj kontribuis al la formiĝo de la kanona juro de Mezepoko. Inter la kolektoj de dekretoj famas tiuj de Burchard de Worms kaj de Yves de Chartres, same kiel la dekretaro de Graciano.

Ne ĉiuj dekretaroj havis la saman valoron: diversaj kolektoj, aranĝitaj de juristoj restis senenfluaj. Dum aliaj, kvankam aranĝitaj de privataj personoj, akiris valoran de leĝo, de fonto de leĝo.

La unua dekreta kolekto ŝuldiĝas al la monaĥo Dionizo la Malgranda, kiu vivis en Romo ĉirkaŭ 550. Ekde la 6-a jarcento ĝis la 10-a jarcento kompilistoj imitis la «oficialajn» dekretarojn elpensante dekretojn de papoj: ekzemple tiu de Pseŭdo-Izidoro dirita ankaŭ Izidoro Merkatoro. Tiujn kolektojn oni difinis «falsaj dekretaroj».

Inter la dekretaroj «nefalsaj» menciendas, apud tiu de Graciano (ĉirkaŭ 1140), la kompendio de Bernardo de Pavio (1191-1192), antaŭ ol Gregorio la 9-a taskigis la dominikanon Raymond de Peñafort, por nova kolekto kiu estis tute simple nomata «Dekretaro» aŭ «Extra» (nome, ekstere de tiu de Graciano), al kiu la papo donis la forton de leĝo per la publikigo de 1234. Ĝi komponiĝas el kvin libroj al kiu papo Bonifaco la 8-a aldonis la sesan. Oni aldonos ankoraŭ du kolektojn, la unua entenantaj la leterojn de Klemento la 6-a (el tio la surnomo de «Klementaj»), kaj la dua dirita Extravagantes (vagantaj ekstere de la precipa kodo), entenanta la decidojn de la papoj ekde Urbano la 4-a ĝis Siksto la 4-a.

La dekretaroj publikigitaj de la papoj estis plurfoje oficiale redaktitaj kaj eldonitaj. Nuna referenca eldono estas tiu de A.-L. Richter, A. Friedberg, él., Corpus Iuris canonici, Graz, 1959.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • G. Fransen, Les Décrétales et les collections de décrétales, Typologie des sources du Moyen Âge occidental, Voll 2, Brépols, 1972;
  • O. Guyotjeannin, Dictionnaire historique de la papauté, s. dir. Philippe Levillain, Fayard, Paris, 2003, ISBN|2-21361-857-7.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]