Dekreto

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Dekreto (el la latina: decretum, decido) estas oficiala ordono de plej supera ŝtata reganta povo (kontraste al leĝo). Multaj konstitucioj permesas dekreton en krizostato, kio liveras akrajn debatojn pro la neregulara estig-proceso. Ekzemploj por dekretoj: Papa dekreto, Dekretoj de Beneš, Executive Order de la Prezidanto de Usono, Edikto, Ukazo.

En la germana traduko oni uzu tiurilate Dekret, ĉar la vorto Verordnung signifas ĝenerale jurakto, disdonita de registaro, ministerio aŭ alia administracio; la amplekson, kiun povas reguligi Verordnung estas precize indikita per leĝo aŭ konstitucio. Ankaŭ la germana vorto EU-Verordnung ne temas pri "dekreto" sed estas tradukita per "Reglamento (Eŭropa Unio)".

En Belgujo dekreto estas nomo de leĝo, en formala signifo, al estrara nivelo de la komunumoj kaj de plejparte de la regionoj. La Flandra Komunumo, la Franclingva Komunumo, la Germanlingva Komunumo kaj la Franclingva Komunumkomisiono (en Bruselo) rajtas promulgi dekretojn.

Sur la tereno de la regionoj la situacio estas iome pli kompleksa. La Flandra Regiono kaj la Valona Regiono proklamas dekretojn surbaze de artikolo 134 de la Konstitucio kaj de la Eksterordinara Leĝo pri la Ŝtata Reformo. Kontraŭe en la Brusela Ĉefurba Regiono dekretoj ne estas proklamataj, sed ordonoj, surbaze de artikolo 134 de la Konstitucio kaj de la Eksterordinara Bruselo-Leĝo. Ili diferencas de dekretoj pro la eblo de kontrolo pere de la Juĝista Povo kaj pro la eblo por la Federacia Registaro de interveni rilate certaj aferoj.

Ankaŭ en Francujo oni konas dekretojn kiel leĝdonaj aktoj. Tie oni indikas kun tiu termino la leĝdonantajn aktojn kiujn promulgas la registaro. Tiuj estas tre multnombraj en Francujo, ĉar tie la registaro posedas supermezurajn leĝdonantajn povojn.

Ĝermo pri {{{1}}}
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Eble ĉi tiu ŝablono estas tro ĝenerala. Bonvolu konsideri aldonante plian parametron kategoriigante la ĝermon.

[redakti] Eksteraj ligiloj