Dektrifobio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dektrifobio estas fobio de la numero 13[1]. Ĝi estas kutime konsiderata kiel superstiĉo. Specifan timon de vendredo la 13-a oni povas nomi vendred(o)dektrifobio.

Origino[redakti | redakti fonton]

La superstiĉo estas ligata al la fakto, ke 13 homoj ĉeestis la lastan vespermanĝon de Jesuo Kristo. Ĝi estas ankaŭ ligata al la fakto ke la lunsuna kalendaro devas en iuj jaroj havi 13 monatojn, dum la suna gregoria kalendaro kaj la luna islama kalendaro ĉiam havas po 12 monatoj por jaro.

Dektrifobio povis ankaŭ influi la vikingojn: oni kredas ke Loki estis la 13-a dio en la nord-ĝermana panteono kaj ke oni tion ĉi poste kristanigis, dirante ke satano estis la 13-a anĝelo.

La mezopotamia kodekso de Hamurabi (ĉirkaŭ la jaro 1686 a.K.) preterlasas numeron 13 en sia numerita listo. Tio ŝajnas indiki ekziston de tiu ĉi superstiĉo longe antaŭ la kristana erao.

La numero 13 ankaŭ retenas bibliajn signifojn. Ĉe la Lasta vespermanĝo, Judaso, la disĉiplo kiu perfidis Jesuon, estis la 13-a sidiĝinta ĉe la tablo (ankaŭ disverŝinta salon). Aldone, la kristanoj malŝatis la paganojn, kiuj konsideris numeron 13 "sankta" numero.

Ĝenerale, oni povas konsideri 13 "malbona" numero eĉ simple ĉar ĝi estas je unu pli granda ol 12, kiu estas numero populare uzata en multaj kulturoj (pro sia alta kunligaĵeco).

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Aviadilo, en kiu ne ekzistas seĝovico inter la 12-a kaj la 14-a

En iuj konstruaĵoj oni numeras la etaĝojn entute ellasante la dektrian etaĝon, transsaltante de etaĝo 12 al etaĝo 14 por eviti suferigon de dektrifobianoj, aŭ uzante 12a kaj 12b anstataŭe. Tio ĉi foje aplikiĝas ankaŭ al numeroj de domoj aŭ ĉambroj. La samo validas ankaŭ ĉe numeroj de sidlokaj vicoj en aviadiloj.

La komponisto Arnold Schönberg suferis je dektrifobio. Li kaj naskiĝis kaj mortis je la 13-a de monato.

La nazia batalaviadilo evoluigita el He-112 estis nomita He-100 por eviti la nomon He-113, kiu estis konsiderata malbonŝanca. Adolf Hitler estis dektrifobiulo. En Usono, kie oni kutimas nomi batalaviadilojn per litero F (de angla vorto "fighter" por batalaviadilo) kaj laŭvica numero, neniam ekzistis batalaviadilo F-13, ĉar multaj pilotoj estis superstiĉemaj.

Usona bardo John Mayer surdiskigis en sia albumo Room for Squares 14 trakojn, kvankam la 13-a estas nur 0,2 sekundoj da silento kaj ne estas listigita sur la kovrilo de la albumo.

Iuj homoj aludas ĉi-okaze la preskaŭfatalan mision de kosmoŝipo Apollo 13 al la Luno kiel pruvon da la malbonŝanceco de 13. Apollo 13 estis lanĉita je 14:13 EST en la 1-a de aprilo 1970 el komplekso 39 (trifoje dektri). Kelkaj antaŭe atribuis tion al lanĉo je 13:13 EST, kio tamen malveris. Evidente, Apollo 13 estis ankaŭ planita trairi la fazon LOI Lunar Orbit Injection (eniri la lunan orbiton) je la 13-a de aprilo.

La hispana motorcikla konkuranto Ángel Nieto estas fama per sia diraĵo, ke li venkis en 12 + 1 Mondaj motorciklaj ĉampionadoj. Biografia filmo pri li tial titolas 12 más 1 (hispane 12 + 1).

La roluloj Stan kaj Hilda OGDEN en la angla televida filmserio Coronation Street vivas en domo kun adreso 12a Coronation Street por eviti ke ilia domo havu numeron 13.

En la ĉampionado Formulo unu ne ekzistas aŭtomobilo numero 13. Oni ĉesis uzi tiun numeron post morto de du stirantoj en la konkurso (ambaŭ havis aŭtomobilon numero 13).

Similaj fobioj[redakti | redakti fonton]

Kvarfobio (aŭ tetrafobio), timo de la numero 4: en Ĉinio, Japanio kaj Koreio ne estas nekutime se en hoteloj kaj malsanulejoj ne ekzistas kvara etaĝo. La kialo povas esti, ke la ĉina elparolo de la vortoj "morti" kaj "kvar" similas ([si:]) kaj aldone la japana kaj korea elparoloj de tiuj ĉi vortoj devenas de la ĉina.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Nathaniel LACHENMEYER (2004). 13: The Story of the World's Most Popular Superstition (13: La rakonto pri la plej populara superstiĉo de la mondo). New York: Four Walls Eight Windows 2004. ISBN 1-56858-306-0.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Online etymology dictionary (angle). Alirita 2023-03-12.