Dektrito

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dektritotredecimo (laŭ la lat. tredecimus: „dektria“) estas en muziko la dek tria intervalo, kiu kunmetiĝas el okto kaj sesto kaj ampleksas dek tri tonŝtupojn de diatona, septona gamo (ekz. c–a’). la granda dektrito ampleksas 21 duontonojn, la malgranda dektrito 20 duontonojn.

La vorto estas ankaŭ aplikebla, se la intervalo ampleksas seston kaj du aŭ pli oktojn. Kutime oni uzas ĝin nur, por akcenti la aldonan oktodistancon inter baza tono kaj sesto. Alikaze la nomo „sesto“ estas preferenda.

Krome dektrito estas en ĵaza harmoniscienco la sesa trito super la bazotono kaj estas ciferigata ĉe akordsimbolo kiel „13“.

Lige kun la suprotona serio, ekzemple ĉe la alikvotregistroj de orgeno, oni nomas la dektrian suprotonon naŭto. Ĉi tiu dektrito havas kun la pli malalta okto frekvencproporcion je 13:8.