Del Nayar

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Del Nayar

Del Nayar en Nayarit.svg

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Nayarit
Kodo laŭ INEGI 18009
Demografio
Loĝantaro 30551
Geografio
Koordinatoj
22°15′N 104°31′U  /  22.25°N, 104.517°U / 22.25; -104.517 (Del Nayar)
Alto 420
Areo 5100 km²
Horzono UTC -7
Situo de Del Nayar en Nayarit (Meksiko)
DMS
Situo de Del Nayar en Nayarit
Situo de Del Nayar en Nayarit
v  d  r
Information icon.svg

Del Nayar estas unu el la 20 komunumoj de la meksika subŝtato Nayarit, kiu situas en la okcidenta, centra parto de Meksiko, ĉe la pacifika oceano. La ĉefurbo de la komunumo estas Nayar, El. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 18009.

Enhavo

Geografio [redakti]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 30551 loĝantojn. El tiuj estis 15432 viroj kaj 15119 virinoj. La komunumo havas surfacon de 5100 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 420 metroj super la marnivelo.

En la komunumo entute ekzistas 525 tiel nomataj loĝlokoj (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj, domaroj), el kiuj neniu havas pli ol 2500 loĝantojn. La ĉefaj loĝlokoj estas:

Ĉefaj loĝlokoj.
Loĝlokoj Loĝantaro
Tuta komunumo 30,551
Jesús María 2,390
Mesa del Nayar 1,185
Santa Teresa 1,087
Linda Vista 867
Huaynamota 484


Indiĝenaj lingvoj en la komunumo Del Nayar
Lingvo Parolantoj
Cora 12,935
Huichol 8,803
Ne difinita 73
Tepehuano 22
Mazahua 17
Navatlo 17

La teritorio de la komunumo Del Nayar apartenas al la originaj teritorioj de du ĉefaj etnoj el Meksiko, la huiĉoloj kaj la koraoj. La nealireblo de la teritorio permesis al ili havi grandan sendependecon ankaŭ dum la historio de Meksiko. 86,0% de la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj) de la komunumo parolas iun indiĝenan lingvon. Entute temas pri 21.867 personoj, 10.976 viroj kaj 10.892 virinoj. El tiuj 16.864 estas dulingvaj kaj 4641 nur parolas la indiĝenan lingvon. La plej multe parolata lingvo estas la koraa lingvo. Ĝin parolas 12.935 loĝantoj. Sekvas la viĉola lingvo kun 8.803 parolantoj. Krome ekzistas 22 personoj, kiuj parolas la tepehuanan lingvon, 17 kiuj parolas la mazahuan lingvon kaj 17, kiuj parolas la navatlan lingvon. La koraa, viĉola kaj tepehuana lingvoj originas de la regiono, sed la mazahuan kaj la navatlan lingvon oni origine ne parolis en la regiono. La koncernaj personoj migris al Del Nayar.

Klimato [redakti]

En la komunumo jare falas averaĝe 754 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 25 °C.

Sociogeografio [redakti]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 20636 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 16883 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 81,81 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj [redakti]