Saltu al enhavo

Delfí Dalmau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delfi Dalmau)
Delfí Dalmau
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1891 (1891-07-31)
en Figueres
Morto 15-an de aprilo 1965 (1965-04-15) (73-jaraĝa)
en Barcelono
Lingvoj katalunaEsperantohispanaanglafranca
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Delfí Dalmau
Familio
Infanoj Maria Eugènia Dalmau (en) Traduki, Delfí Dalmau i Argemir (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
pedagogo
lingvisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Delfí DALMAU i GENER [delfí dalmáŭ i ĵené] (naskiĝinta la 31-an de julio 1891 en Figuereso; mortinta la 15-an de aprilo 1965[1]) estis kataluna esperantisto, lingvisto, kaj instruisto de la kataluna, hispana, franca kaj angla lingvoj. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelono, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Esperantisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prezidanto de Kataluna Esperanto-Federacio (1924-1928). Fondinto de la Esperanto-movado en Bahio Blanka (Argentino). Kunlaborinto, redaktoro de Kataluna Esperantisto. Premiito kaj juriano de la Internaciaj Floraj Ludoj. Kunlaboris en La Revuo, Esperanto kaj Heroldo de Esperanto. Aŭtoro de du katalunaj romanoj kaj pluraj eseoj, kaj de avangarda pedagogiaj verkoj por la kataluna (i.a. la unua surbendigita lernomaterialo, en la 1930-aj jaroj, kun la voĉoj de Pompeu Fabra kaj Mercè Rodoreda). En 1933 li fondis la katalunlingvan semajnan kulturan gazeton Clarisme, kie regule aperis materialoj pri esperanto, i.a. tradukoj el ĝi (nemalofte kiel ponta lingvo). Post la milito li estis kondamnita al dudek jaroj da mallibero pro sia katalunisma aktiveco, el kiuj li efektive pasigis en karcero jaron kaj duonon. Li estas konsiderata unu el la fruaj aŭtoroj de sociolingvistiko.

Citaĵo
 ...Akademiano, multjara delegito de UEA en Barcelono kaj peranto en Hispanujo. Li estis jam antaŭ la unua mondmilito la plej elstara figuro de la kataluna Esperanto-movado. Li redaktis la iaman Kataluna Esperantisto, faris paroladojn kaj kursojn, verkis artikolojn, librojn, diskojn pri korekta elparolo, k.t.p. Kiel filologo li fariĝis unue el la plej spertaj eminentuloj de la renaskiĝinta kataluna lingvo en kiu li verkis romanojn kaj aliajn librojn. 
— Historio de Esperanto, Volumo III, p. 1286

Katalunlingva

[redakti | redakti fonton]
  • Seny i atzar. Llibreria Catalònia, Barcelona, 1932.
  • Una altra mena d'amor. Edicions Clarisme, Barcelona, 1933.
  • Polèmica. Edicions Clarisme, Barcelona, 1934.
  • Sinceritat. Imp. Flotats, Terrassa, 1938.
  • Poliglotisme passiu. Publicacions de "La Revista", Barcelona, 1936.
  • Aclariments lingüístics. Rafael Dalmau Editor, Barcelona, 1962.

Esperantlingva

[redakti | redakti fonton]
  • El spertoj pri interna funkciado de la floraj ludoj. 1928.
  • Ilustrita lernolibro de Esperanto. 1938.
  • Stenologio kaj stenografio. Barcelona, 1955.
  • Dialekto, Dialektiko. Editorial Belpost, Barcelona, 1956.
  • Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio. Editorial E. Moreno Medrano, Barcelona, 1961.

Pri Esperanta resumo de la stenologio kaj stenografio

Citaĵo
 Kiel indikas la titolo, tiu libreto estas esperanta resumo de pli grava verko de la aŭtoro.

Prof. Dalmaŭ, kun la intenco trovi internacian stenografion, studis la origine nacilingvajn stenografiojn kaj fine ekvidis sistemon kies stenografiajoj respondas al internacia fonetiko. La dua parto, Stenografio, enhavas regulojn por praktika aplikado de la stenoj.

Fine, la verkisto invitas la legantojn fari sugestojn kaj kunlabori pri scienca stenografio
— A. P. S. Boletín n127 (maj 1961)

Pri Aclariments lingüístics

Citaĵo
 Por tiuj kiuj kapablas kompreni katalunan lingvon, ĉi tiu libreto de nia elstara akademiano estas vera trezoro. En tre bela kaj preciza lingvo, Dalmau, vera poligloto kaj elstara lingvokomparanto, eksponas siajn opiniojn pri malracieco de naturaj lingvoj kaj pruvas, tre trafe, ke neniu el ili povas pretendi la regadon de la internaciaj rilatoj. Nur Esperanto rajtas esti tia, kaj la pledado de la aŭtoro estas, ne nur konvinka por la ĝenerala publiko, sed, plezuriga por ni, esperantistoj, ĉar li, per polurita kaj belstila kataluna lingvo, komprenigas tion al ĉiuj. Nia didaktika amiko sukcesas tiel per belaj paroladoj kiel per trafaj libroj, en la defendo de Esperanto.

Ĉiokaze, la multenombraj legantoj de la librokolekto «[[Panorama actual de les idees]]» havos ekzaktan opinion pri la afero kiun ili alprenos en «Aclariments linguistics», nova pledado por Esperanto de nia laŭdinda amiko Dalmau.

La antaŭparolo de F. Canyameres estas inda alirejo al la valora verketo kiun ni rekomendas, varme, al ĉiuj kiuj kapablas kompreni la lingvon de Verdaguer
— R. HERRERO. Boletín n136 (jan 1963)

Verkoj pri Delfí Dalmau

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Aktoj de la Akademio 1963–1967, 2-a eldono, paĝo 20.
  2. Jordi Solé i Camardons. Poliglotisme i raó. El discurs ecoidiomàtic de Delfí Dalmau. Pagès Editors, Lleida, 1998.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.