Delichon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Delichon
Norda murhirundo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Delichon
Specioj
  • D. urbicum
  • D. dasypus
  • D. nipalense
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Delichon (anagramo el la greka termo χελιδον/chelidôn, hirundo),[1]Murhirundoj esperante aŭ Delikonoj, estas genro de paserinaj birdoj de la familio de Hirundoj, kiu plej ĝenerale akceptita havas tri speciojn.

Priskribo

La hirundoj de la genro Delichon aŭ murhirundoj estas 12-13 cm longaj, metalbrile blunigraj supre kun tre blanka pugo, kaj kun blankaj aŭ grizaj subaj partoj. Tiuj specioj povas esti distingitaj pro ties subparta koloro kaj la esto aŭ neesto de nigra gorĝo.

Kutimaro

La murhirundoj de la genro Delichon estas klifonestumantoj, kiuj reproduktiĝas en kolonioj lokitaj sub kornico aŭ vertikala klifo. Tamen, la Murhirundo lastatempe ege uzas homajn strukturojn, kiel, sed iom malpli, la Azia murhirundo. La nesto estas profunda kotopilko kovrita per herberoj aŭ plumoj. La kutima ovodemetado estas de 3 aŭ 4 ovoj kaj tiu ĉi specio kutime faras duan ovodemetadon. Ambaŭ seksoj konstruas la neston, kovas la ovojn kaj manĝigas la idojn.

Tiuj murhirundoj manĝas la insektojn kaptitajn dumfluge.

Specioj

La Murhirundo (Delichon urbicum) estas migranta reproduktanto en malferma kamparo kaj ĉe homa loĝejo tra Eŭropo, norda Afriko kaj mezvarma Azio, kiu vintrumas en tropika Afriko, suda Ĉinio kaj Sudorienta Azio.

La Azia hirundoAzia murhirundo (Delichon dasypus) reproduktiĝas en montaroj de centra kaj orienta Azio kaj vintrumas en Sudorienta Azio.

La Nepala hirundo (Delichon nipalense) estas loĝanta nemigranto en montaroj de suda Azio.

Notoj kaj referencoj

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoLeginda