Delicias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delicias
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Poŝtkodo 33000–33110
Kodo laŭ INEGI 08021
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Mario Mata Carrasco PAN
Demografio
Loĝantaro 127 211
Loĝdenso 278 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°11′N 105°28′U  /  28.183°N, 105.467°U / 28.183; -105.467 (Delicias) (mapo)
Alto 1 170 m
Areo 335,4 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Delicias en Chihuahua (Meksiko)
Situo de Delicias en Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Delicias en Chihuahua
Situo de Delicias en Chihuahua
Situo de Delicias en Chihuahua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Delicias Municipality [+]
vdr

Delicias estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Delicias. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08021. Krom la ĉefurbo al la komunumo apartenas 495 aliaj loĝlokoj kaj vilaĝoj. La ĉefaj estas Colonia Agrícola, Abraham González, Colonia Agrícola Cuauhtémoc, Colonia Agrícola Hidalgo, Congregación Terrazas kaj Estación Armendáriz.

Geografio

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 127211 loĝantojn. El tiuj estis 62463 viroj kaj 64748 virinoj. La komunumo havas surfacon de 335,4 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1170 metroj super la marnivelo.

Klimato

En la komunumo jare falas averaĝe 294,7 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 18,6 °C.

Tempozono

La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 98568 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 180 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,18  % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Historio

La aktuala teritorio de la komunumo origine apartenis al la komunumoj Rosales, Meoqui kaj Saucillo. Je la 7a de januaro de 1935 la subŝtata parlamento donis al Delicias komunumajn rajtojn.

Eksteraj ligiloj