Delictes d'amor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Delictes d'amor
Origine Delictes d'amor
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Maria Mercè Roca
Lingvoj
Lingvo kataluna lingvo
Eldonado
Eldondato 2000
Loko Barcelono
Eldoninto Planeta
Trajtoj
Paĝoj 200 paĝoj
ISBN 8497081358
vdr

Delictes d'amor ("Amaj krimoj") estas romano de la kataluna verkistino Maria Mercè Roca. La verko, rakontita laŭ unua persono, prezentas la psikologian portreton de Ĝirona ŝuvendisto sekse altirita de infaninoj. Ĝi ricevis la Premion Ramon Llull pri romano 2000.[1]

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Narcís Besora [Narsís] posedas tri ŝuvendejojn en Ĝirono kiuj igis lin prestiĝa enteprenisto honorota per premio eŭropaskale. Li estas klera, rafinita, sentema homo kiu ĝuas farante sian laboron, kun ĝentila traktado al klientoj.

Li estas separita kaj havas du filojn kiujn li vidas ĉiun dekkvinan tagon. Kun lia patrino li neniam sukcesis havi kontentigan rilaton. Koncerne la patron, jam mortinta, la rilato estis pli malbona. Lia amikeco kun Francina, kio pro ĝiaj trajtoj ŝajnas, ke povas konduki en geedziĝon, estas limigita de nevidebla baro kiun ŝi ne sukcesas kompreni, en kiu li rifuĝiĝas por ne sin malfermi al la aliaj. Sciante pri la konsekvencoj kiu povus aporti al li esti malkovrita, Narcís kaŝas ĵaluze sian plej intiman sekreton: lia nedribebla seksa altiro al infaninoj.

Konscia ke lia naturo, kiu turmentas kaj obsedas lin, estas la cirkonstanco kiu fiaskigas liajn adoltajn rilatojn, Narcís serĉas la manieron sekrete kontentigi siajn spontanajn impulsojn kaj esti kapabla alfronti vivon ŝajne normala, eĉ eble novan geedziĝon. Iluziiĝita je la premio kiun li atendas, li klopodas redakti bonan akceptan paroladon, sed li plej pripensas en la vojaĝo kiun li volas fari al Tajlando kun la celo realigi siajn seksajn fantaziojn.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Senabre, Ricardo. "Delitos de amor" (hispane). El Cultural, 2000-4-12.