Volga Delto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Delto de Volgo)
Volga Delto
Volga Delto kaj nordokcidenta Kaspia Maro. Dum plej el verda vidata en tiu bildo ŝajnas solvita koto, kelkaj povas esti fitoplanktono aŭ algoflorado, ĉefe en la suba dekstra angulo de la bildo
Volga Delto kaj nordokcidenta Kaspia Maro. Dum plej el verda vidata en tiu bildo ŝajnas solvita koto, kelkaj povas esti fitoplanktonoalgoflorado, ĉefe en la suba dekstra angulo de la bildo
Volga Delto kaj nordokcidenta Kaspia Maro. Dum plej el verda vidata en tiu bildo ŝajnas solvita koto, kelkaj povas esti fitoplanktonoalgoflorado, ĉefe en la suba dekstra angulo de la bildo
riverdelto • protektata areo de Rusio [+]
Koordinatoj46° 43′ 59″ N, 47° 51′ 0″ O (mapo)46.73347.85Koordinatoj: 46° 43′ 59″ N, 47° 51′ 0″ O (mapo) [+]
Map
Volga Delto
Vikimedia Komunejo:  Volga Delta [+]
vdr

La Volga Delto estas la plej granda riverdelto en Eŭropo, kaj situantas kie la plej granda eŭropa riversistemo, nome la rivero Volga, elfluas en la Kaspia Maro en la Astraĥana provinco, nordoriente de la respubliko de Kalmikio, Rusio. La delto lokiĝas en la Kaspia Depresio —fakte la plej orienta parto de la delto kuŝas en Kazaĥio. La delto elfluas en la Kaspia Maro proksimume 60 km laŭrivere el la urbo Astraĥano.

La Volga Delto ege kreskis dum la pasinta jarcento pro ŝanĝoj en la nivelo de la Kaspia Maro. En 1880, la delto havis areon de 3,222 km². Nuntempe la Volga Delto kovras areon de 27,224 km² kaj estas proksimume 160 km larĝa. Ĝi havas klasikan "deltan modelon". La delto kuŝas en la sono de arida klimato, karaktera pro tre malmulte da precipitaĵo. Tiu regiono ricevas malpli da unu colo el pluvokvanto en Januaro kaj en Julio en normalaj jaroj. Fortaj ventoj ofte blovbalaas la delton kaj formas liniajn dunojn. Laŭlonge de la fronto de la delto, oni trovas kotejojn, marmarĉojn, kaj kuŝejoj de kokvino.

La ŝanĝanta nivelo de la Kaspia Maro rezultis en tri distingaj zonoj en la delto. La plej altaj areoj de la unua zono estas konata kiel "montamasoj Behr," kiuj estas liniaj bordoj de argilecaj sablejoj game el 400 m al 10 km longaj, kaj averaĝe ĉirkaŭ ok metrojn alte. Inter la montamasoj Behr estas depresioj plenigitaj el akvo kiuj iĝas ĉu nesalaj ĉu salaj golfetoj. La dua zono, en la propra delto, ĝenerale havas tre malmultan reliefon (kutime malpli da unu metro), kaj estas loko de kaj aktivaj kaj abandonataj akvokanaloj, malgrandaj dunoj kaj kuŝejoj de algoj. La tria zono estas komponata de larĝa platformo etenda ĝis 60 km elborde, kaj estas la submara parto de la delto.

La delto estis protektata ekde komenco de la 1900-aj jaroj, kiel unu el la unuaj rusiaj naturrezervejoj (Astraĥana Naturrezervejo) el 1919, sed multe de la loka faŭno estas konsiderata endanĝerita. La Delto estas ĉefa loĝejo por multaj specioj de akvobirdoj, rabobirdoj kaj paserinoj. Kvankam la delto estas ĉefe konata pro ties sturgoj, troviĝas ankaŭ katfiŝoj kaj karpoj en grandaj nombroj en la delta regiono. La lotuso estis adoptita kiel temo de la nacia flago de la najbara Kalmikio, ĉar estas adorata simbolo en ties Tibeta Buddhisma kredaro - ili estas la unika eŭropa popolo de Mongolia (Oirata) origino.

La Volga Delto estas la ununura loko en Rusio kie troviĝas pelikanoj, flamengoj, kaj lotusoj.

Industriaj kaj agrikulturaj modifoj en la delta ebenaĵo rezultis en grava perdo de humidejoj. Inter 1984 kaj 2001, la delto perdis 277 km² de humidejoj, aŭ averaĝe proksimume 16 km² jare, pro naturaj kaj homdevenaj kaŭzoj. La Volga rivero malŝarĝas grandajn kvantojn de industria rubo kaj sedimentoj al la relative neprofunda norda parto de la Kaspia Maro. Aldonita sterko nutras la algofloradon kiu kreskas sur la surfaco de la maro, permesante pluan kreskon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]