Demerĝio

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demerĝio
Southern Demerdji Mountain in Crimea.jpg
La Suda Demerĝio (la Norda troviĝas maldekstre kaj estas kaŝita de la nuboj), vidata de sur la ŝoseo Aluŝto-Simferopolo
Demerĝio (Krimeo)
DMS
Red pog.svg

Situo de la monto Demerĝio sur la mapo de Krimeo
Alteco 1356 metroj
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Koordinatoj 44°46′00″N 34°25′00″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.766667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.766667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 44.766667; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Demerĝio)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Demerĝio (rus. Демерджи, ukr. Демерджи, krim. Demirci) estas monta masivo (altebenaĵo) en Krimeo. Ĝi apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro kaj estas ofte menciata kiel la plej bela monto de Krimeo. La nomo de la monto venas el la krime-tatara lingvo, en kiu ĝi signifas "forĝisto". Dum la mez-epoko la monto nomiĝis ankaŭ Funa (el la greka — "fumanta"). La saman nomon havis la mez-epoka fortreso, kies restaĵoj konserviĝis ĉe la bazo de la monto.

[redakti] Geografio

La monto troviĝas en la teritorio de la Aluŝta municipo kelkaj kilometrojn for de la Nigra maro kaj estas bone videbla de la ŝoseo Aluŝto-Simferopolo.

Oriente de la monto troviĝas la monta masivo Karabio, norde — la Dolgorukova altebenaĵo kaj okcidente (trans la valo de la rivero Angaro) — la monto Ĉatirdago. La monto havas platan supraĵon, kiu konsistas el la du etaĝoj — la Norda Demerĝio (altas 1356 m.) kaj la Suda Demerĝio (1239 m.). Sur la deklivoj de la Suda Demerĝio troviĝas la t.n. Valo de Fantomoj — la loko, kie pro la erodaj procesoj la rokoj alprenis bizaran formon kaj aspektas kiel mirindaj skulptaĵoj. Ĉe la okcidenta deklivo de la monto troviĝas la vilaĝo Luĉistoje.

La monto estas unu el la plej popularaj turismaj vidindaĵoj de Krimeo. Onidire, ĝi estas ankaŭ paranormala regiono; iuj turistoj, kiuj noktumis sur ĝia supro aŭ en la Valo de Fantomoj, raportis pri strangaj okazaĵoj, tamen neniuj faktaj pruvoj aŭ klarigoj estas ĝis nun prezentitaj.

Vidaĵo de sur Demerĝio al la Valo de fantomoj kaj al Ĉatirdago (fore en la centro)
La okcidentaj deklivoj de Suda Demerĝio
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj