Demetra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demetra (Basreliefo en Pompejo)

Demetrahelene Δημήτηρ (Demeter), novgreke Δημητρα (Demetra), el γή (ge)–tero kaj ματήρ/ματρα (matra)–patrino. Laŭ la Helena mitologio, ŝi estis la diino de la kultivata grundo, de la agro. De ŝia kuniĝo kun Zeŭso naskiĝis Kora Κόρη, la junulino, simboligita per la grajno de tritiko, kiu falinte sur la tero, ŝosas kaj reviviĝas, kaŭze de kio, en la Eleŭzisaj Misteroj, la spiko fariĝis simbolo de senmorteco. Post la forrabo fare de Plutono, la difilino, fariĝinte edzino de la dio de la inferoj, alinomiĝis al Persefona Περσεφόνη, tiu kiu detruas la lumon.

Fundamente agra, la kulto al Demetra estas intime ligita al la ritmo de la sezonoj, de la semado kaj rikolto. Tio estas, por produkti la tre valora el la grenoj, la grajno devas morti.

Diino de la kultivata tero kaj konsekvence de la agrokulturo, filino de Krono kaj Rea, ŝi estas, defundamente, diino de la tritiko. Instruinte al la homoj la arton kaj prisemi la kampon kaj fari la panon, ŝi estis intime ligita al sia filino Kora, kiu poste alinomiĝis Persefona. Tiu intimeco, patrino kaj filino en la mito, pravigis ilian epiteton, la diinoj. La kerno de la mito estas la dolora dramo de la diinoj, kies signifo estis rivelita al la inicitoj de la Eleŭzisaj Misteroj.

Kora kaj Demetra[redakti | redakti fonton]

Kora vivis trankvile kaj feliĉe kune kun Artemisa kaj Atena ĝis kiam ŝi estis forrabita de Hadeso. Por atingi tiun celon la dio de la inferoj petis la helpon de sia frato Zeŭso. La filino de Demetra trakvile rikoltis florojn kiam Zeŭso, por altiri kaj trompi ŝin metis nacizon ĉe la rando de abismo. Kiam Kora alproksimiĝis al la floro, la tero ektremis kaj malfermiĝis, kaj de la abismaj profundaĵoj ekaperis HadesoPlutono, kiel diras la romianoj, kiu kaptis kaj kondukis la sendefendan ulinon al la infera mondo. Ekde tiam la dipatrino komencis doloran pilgrimadon serĉe al la forkaptita filino. Demetra trakuris la tutan mondon dum naŭ tagoj kaj naŭ noktoj, kiam en la deka tago, Helioso, kiu ĉion vidas, rivelis al ŝi la nomon de la rabisto de ŝia filino. Ĉagrenita de la perfido de ŝiaj fratoj, ŝi ne plu revenis al Olimpo kaj decidis resti sur la tero, abdikante siajn diajn funkciojn ĝis kiam la subtera dio redonus al ŝi sian koran trezoraĵon

Alivestite kiel maljunulino, Demetra direktiĝis al Eleŭziso kaj unue sidiĝis sur roko, kiu nomiĝis, ekde tiam, Malĝoja Roko. Demandite de la filinoj de la loka reĝo, Keleo, ŝi diris nomiĝi Doso, forrabita de la piratoj el la insulo Kreto. Invitite de la reĝino Metanira varti sian filon Demofonto (tiu brilanta inter la popolo), la diino akceptis la taskon.Tamen la ŝi, anstataŭ nutri la bebon per lakto, donis al li ambrozion kaj nokte metis la bebon en fajro. Ĉiutage ŝi faris tiele kaj la knabo kreskis tre bela kaj simila al dio. Demetra intencis igi la kanabon senmorta kaj eterne juna. Sed, iu nokte, Metanira trovis la kanabon en la flamoj kaj terure kriis. La diino, do, ĉesis sian inican riton kaj eldiris:

Ho nesciaj homoj, malsaĝaj, kiuj ne kapablas prijuĝi la bonon kaj malbonon en viaj destinoj. Jen kiel via frenezo igis vin fari la plej gravan eraron! Mi ĵuras per la ŝtormaj akvoj de Stikso, per kiuj ankaŭ ĵuras la dioj: mi estus farinte vian filon estulo eterne juna kaj senmorta, posedanta la privilegion de senmorteco. Ekde nun, do, li ne povas eskapi de la mortemo. (Hh. D.256-262).

Transformiĝinte je sia tuta majesto, kun blindiga lumo emananta el sia korpo, ŝi ordonis konstrui sanktejon kie ŝi instruis siajn ritojn al la homoj. Konstruite la templo, Demetra retiriĝis al ĝia interno, konsumita de resopiro pro la forrabita filino, kaj sendis sur la teron plagon, kiu sekigis ka grundon kaj ne plu kreskis vegetaĵoj. Vane Zeŭso plendis al ŝi nuligi la katastrofon kiu malsatigis la homaron. Tamen la diino obstine rifuzis la peton, kaj respondis ke ŝi nur revenus al kunvivado de la senmortuloj kaj nuligus la plagon de sur la tero, se Hadeso redonus al ŝi la filinon. Kiel la ordo de mondo estis en danĝero, la patro de la dioj petis al la estro de la inferoj redoni al la nekonsolita patrino ŝian amatulinon. Plutono cedis al la peto de la olimpa potenculo, sed ruze kaj ŝtele, li metis en la buŝo de sia edzino semon el granato, kiun li devigis ŝin engluti. Tiu artifiko malpermesis al Persefona lasi definitive la inferan mondon. Do, oni alvenis al konsento: la filino de Demetra restu kvar monatojn kun la edzo kaj ok monatojn kun la patrino. Trovinte la filinon, Demetra revenis al Olimpo kaj la tero reprenis sian vegetaĵaron.

Dum ŝia longa serĉado sur la tero, la diino donis multajn instruaĵojn al la homoj, inter ili, la tritikokulturon, kiu ŝi komisiis al Triptolemo diskonigi en la tuta mondo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]