Demetrio Viktorov-Ĉeĥoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-V Demetrio VIKTOROV-ĈEĤOVIĈ, ruso, pedagogo, E lektoro. Nask. 17 majo 1888. E-isto de 1925. Gvidis multajn E-rondetojn kaj kursojn. Vasta prop. laboro, ekspozicioj per materialo el 43 landoj. En 1932 organizis „Naĝantan Teatron“, uzintan E-n. La teatro veturis sur speciala vaporŝipo laŭ Dnepro kaj aliaj riveroj de Ukrainio kaj Blankrusujo kaj donis spektaklojn en la libera aero. Programo: teatraj verketoj kaj apartaj numeraj dediĉitaj al la int. ideo. Antaŭ la prezentadoj la fondinto faris prop. paroladojn pri E.