Demilich

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demilich
Deveno Flago de Finnlando Kuopio, Finnlando
Ĝenroj teknika mortmetalo
Aktivaj jaroj 19901993,
2006, 2010 (unufojaj koncertoj)
Eldoninto Necropolis Records
Membroj

Antti Boman
Aki Hytönen
Ville Koistinen
Mikko Virnes

v  d  r
Information icon.svg

Demilich estis finnlanda mortmetala grupo el Kuopio, formita je komenco de 1990-aj jaroj kaj konsistinta el kantisto kaj gitaristo Antti Boman, gitaristo Aki Hytönen, basisto Ville Koistinen kaj drumisto Mikko Virnes.

Ilia debuta albumo, Nespithe (1993), enhavas implikajn mortmetalajn rifojn kun ekstreme malalta gorĝa kanto. La kantoj de la albumo havas tre longajn titolojn kaj neordinaran lirikon, skribitan en la prospekto. La albumon prezentis la muzika gazeto Terrorizer en sia listo de "la 40 albumoj, kiujn vi devas aŭdi".[1]

Demilich ludis sian, kiel ili planis, lastan koncerton la 22-an de julio 2006, sed denove eliris sur scenon ĉe la metala festivalo Jalometalli en Oulu, Finnlando, la 14-an de aŭgusto 2010.

La nomo Demilich signifas unu el la tipoj de lich, vario de ne-mortintoj en folkloro.

Albumaro [redakti]

Referencoj [redakti]

  1. Badin, Olivier. Terrorizer's Secret History of Death Metal, "The 40 Albums You Must Hear", paĝo 95, marto 2010.

Eksteraj ligiloj [redakti]