Demirkapuo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demirkapuo
Demir-Kapu.jpg
La pinto (en la centro) kaj ĝiaj okcidentaj deklivoj vidataj de sud-okcidento.
Demirkapuo (Krimeo)
DMS
Red pog.svg

Situo de Demirkapuo sur la mapo de Krimeo
Alteco 1540 metroj
Situo Krimeo (Ukrainio)
Montaro Krimea montaro
Koordinatoj 44°35′06″N 34°12′26″E  /  <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.585 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.585°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < / 44.585; Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo * (Demirkapuo)
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Demirkapuo (rus. Демир-Капу, ukr. Демір-Капу, krim. Demir Qapı, Демир Къапы) estas montopinto en Krimeo, kiu altas 1540 metrojn kaj estas la dua laŭ la alteco punkto de la Krimea montaro[1]. Ĝi situas sur la nord-okcidenta parto de la Gurzufa altebenaĵo (kiu estas parto de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro) proksimume 6 km. for de la loĝloko Sovetsko (se mezuri rekte).

La nomo de la monto venas el la krime-tatara lingvo kaj laŭvorte signifas "Fera pordego": demir – "fero", qapı (dialekte – qapu) – "pordo, pordego"[2]. Tiu nomo supozeble venas de la nomo de tre mallarĝa parto de la altebenaĵo, kiu situas kelkajn kilometrojn oriente de la montopinto.

La montopinto prezentas konusforman altaĵon etenditan en la direkto nordo-sudo. La okcidentaj deklivoj estas malkrutaj, la orientaj estas pli abruptaj, kun ŝtup-formaj rokaj klifoj. La monto kaj ĝiaj deklivoj estas kovritaj de herboj, arboj mankas. La monto estas formita de kalkoŝtono.

La montopinto situas sur la teritorio de la Krimea naturrezervejo, tial ĝia vizitado estas limigita. Du kilometrojn okcidente de Demirkapuo situas alia montopinto – Kemalegereko, kaj proksimume 1,5 kilometrojn sud-oriente troviĝas la Romanova ŝoseo kaj Pavilono de ventoj.

[redakti] Referencoj

  1. (rus.) Mallonga geopolitika karakterizo de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (ligilo kontrolita la 26an de septembro 2011)
  2. Krimetatara-rusa vortaro / komp. de S. M. Useinov – Simferopolo, eld. "Tezis", 2008. – ISBN 978-966-470-005-1; pp. 157, 279

[redakti] Ekstera ligo

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj