Demodoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Demodoko

Demodoko (helene Δημοδόκος, latine Demodocus) estis en la helena mitologio blinda kantisto, kiu vivis en la korto de fajaka reĝo Alkinoo.


En mitoj li aperas nur en rakonto pri Odisea vagado dum reveno el la Troja milito. Kiam lia ŝipo kraŝis ĉe bordoj de la insulo Sĥerio, venigis kaj gastis lin amike la reĝo Alkinoo, lia edzino Areto kaj ilia afabla filino Naŭsikaa. Ili akceptis la pereulon, ne sciante pri kiel nobla gasto temas. Dum la solenoj amuzis gastojn blinda Demodoko, kiu estis preferato de Muzoj, de kiuj li estis pridonacita per granda kantista talento kaj imagpovo.

La societo mirinde aŭskultis lin kaj nur malmultaj rimarkis ke ilia nekonata gasto ofte kaŝas sian vizaĝon, por ke ne estu videbla lia kortuŝo. Li aŭskultis la kantadon de Demodoko pri bataloj apud Trojo, kiu priskribadis la eventojn tiel fidele kaj detale, kvazaŭ li estus ĉeestanto de ili. Pli malfrue li amuzis siajn aŭskultantojn per kanto pri amo de la dio de milito Areso kaj diino de beleco kaj amo Afrodito. Odiseo elparolis al kantisto sian admiron kaj lian kantadon signis kiel donaco de dioj. Poste li petis Demodokon, ke li ankoraŭ kantu pri lastaj eventoj de la milito, kiam grekoj konstruis grandegan lignan ĉevalon, en kies internon lasis sin fermi kelkaj eminentaj batalantoj, kiuj tiel inside venis malantaŭ la muregoj de Trojo kaj tiel kaŭzis pereon de la granda urbo.

Ankaŭ dum tiu ĉi kantado estis Odiseo ege kortuŝita. Liajn larmojn rimarkis ankaŭ la reĝo Alkinoo kaj tiel ĝis nun nekonata gasto senvualigis sian identecon. Fajakoj poste al Odiseo ekipis firman ŝipon, kiu venigis lin reen al lia Itako.

Rakontado pri Demodoko estas priskribata en la 8-a kanto de la Homera Odiseado. En antikvaj tempoj estis Demodoko komprenata kiel Homera aŭtoportreto.


Transprenita kaj malstrikte tradukita de
cs:Démodokos