Demografio de Argentino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La loĝantaro de Argentino (laŭ la ĉirkaŭkalkulo de la INDEC) je 1a de julio de 2014 estas de 42.669.500 loĝantoj.[1]

Projekcio kaj ĉirkaŭkalkulo de loĝantaro inter 1950 kaj 2015 Fonto: INDEC.

Laŭ definitiva informo, la loĝantaro de la Respubliko Argentino laŭ la censo de 27a de oktobro de 2010 realigita de la INDEC estas de 40 117 096  loĝantoj,[2] kun averaĝa denso de 14,4 loĝ/km²[3] (sen konsideri la postulitan areon de la Argentina Antarkto kaj de la Insuloj de Suda Atlantiko).

Ĉar la revizio de 2001 sciigis pri totalo de 36 260 130 loĝantoj, la pliigo de loĝantaro estis de 3 856 966 loĝantoj kun indico de intercensa varieco 2001-2010 de 10,6 %, malpli ol la registrita inter la censoj de 1991 kaj 2001 de 11,2 %.[4]

Indicoj

La lando registris en la komenco de la 20a jarcento altajn indicojn de loĝanta kresko, pro enmigrado kaj alta natura kresko kiu dum tiu jarcento stabiliĝis kaj eĉ konstante malaltiĝis (escepte dum la 1970-aj jaroj-1980-aj jaroj). Ekde la 1960-aj jaroj, la totala kresko estis proksimume la rezulton de la diferenco inter la naskindico kaj la mortindico. En la periodo intercensa 1980-1991, la averaĝa jara kreskindico estis de 14,7 por milo (1,47%), en la jardekoj 1991-2001 de 10,1 por milo (1,01%) kaj inter 2001-2010 de 11,4 por milo (1,14%).[5]

Piramido de loĝantaro de Argentino. 2010 Fonto: INDEC.

Pro la evoluo de la mortindico kaj la internacia migrofluo, la seksa proporcio montras konstantan malpliigon por malinoj ekde mezo de la 20a jarcento: nome de 105 viroj por 100 virinoj al 94,8 por 100 por 2010. De la totalo de la loĝantaro laŭ la censo de 2010 estis 51,3 % de virinoj kaj 48,7 % de viroj.

Laŭ informo de la censo de 2010, la loĝantaro de «65 jaroj aŭ plie» korespondus al 10,2 % de la totalo kaj tiu de «60 jaroj aŭ plie», al 14,3 %, kio faras, ke Argentino estas la tria plej maljunigita lando de Latinameriko post Urugvajo kaj Kubo. Siavice laŭ la tempopaŝo notindas iompostioma malpliigo de la loĝantaro el «0 al 14 jaroj», reprezente la 25,5 % en 2010, malsupre al la 28,3 % de 2001.[6]

La lando ricevis gravajn tajdojn enmigradajn kiuj pluas aktuale, atinginte pinton en la periodo 1880-1930, kaj enhavas gravajn eksterlandanajn komunumojn, ĉefe de paragvajanoj, bolivianoj, ĉilianoj, peruanoj, italianoj kaj hispanoj.

El mezo de la 1960-aj jaroj ekregistriĝis konsiderindaj elmigrofluoj, kiuj obeas al la procezo de «cerbofuĝo», al la politikaj persekutadoj kiuj okazis ĝis 1983 kaj al la ripetaj ekonomiaj krizoj, por kio ĉefaj celoj estis Hispanio, Italio, Usono kaj Meksiko.[7] La censo de 2001 registris migran resulton negativan por la jarkvino 1995-2000, procezo kiu estis ĉirkaŭkalkulita de la INDEC kiel pluiĝanta dum la jarkvino 2000-2005, ŝanĝante tiele la historian pozitivan rezulton de la lando.[8]

Laŭ la Informo pri Homa Disvolvigo de la Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado, Argentino havas indicon de homa disvolviĝo (IHD) de 0,811. Je monda nivelo, ĝi situantas en la rango 45 ene de la 187 ŝtatoj kiuj partoprenas en la klasigo, nome kiel lando de tre alta IHD kiu kun Ĉilio estas la unikaj landoj de Latinameriko kiuj troviĝas en tiu loko.[9]

Temas pri lando kun malalta loĝdenso, tre koncentrita en la Aglomeraĵo Granda Bonaero (38,9%), majoritate urbana kaj kun granda proporcio de personoj pliaĝaj ol 60 jaroj (14,3%). Ĝi havas altajn indicojn de vivdaŭro (75,3 jaroj) kaj legoscio (98,1%).

Registras indicojn socilaborajn diversigitajn kiuj kongruas kun la teritoria rango kaj distribuo. La infana mortindico estas de 11,1‰ (2012). La sendungeco estas de 7,1% (INDEC, dua monatotrio 2012),[10]. La indicoj de malriĉo ĉirkaŭ la jaro 2010, laŭ la CEPAL alvenis al 8.6%, dum la malriĉego atingas 2.8 %[11][12][13] (unua jarduono 2009).[14]

Teritoria distribuado

Distribución de la población.

La loĝantaro troviĝas malegale disa tra la lando, koncentriĝe en la zono de la Metropolita Areo Bonaero aŭ Aglomeraĵo Granda Bonaero (Aŭtonoma Urbo Bonaero kaj Bonaera Kunurbo) ĉirkaŭkalkule je 13 milionoj da personoj, tio estas ekvivalenta al 33% de la totala loĝantaro. Tio igas Bonaeron la kvara megalopolo de las 17 ekzistantaj en la mondo, kaj la tria urba aglomeraĵo de Latinameriko, konsiderinde post Meksikurbo kaj Sanpaŭlio.

La Provinco Bonaero estas pro multo la plej loĝata de la lando kun 15.594.428 loĝantoj (preskaŭ la 38% de la ŝtata totalo en 2010), el kiuj proksimume 10 milionoj loĝas en la Granda Bonaero kaj 5 milionoj en la resto de la provinco. Kun multe malplia loĝantaro, sekvas la najbaraj provincoj Kordobo kaj Santa Fe plus la Urbo Bonaero kun loĝantaroj ĉirkaŭ 3 milionoj. Totale, 60% de la loĝantaro estas koncentrita en regiono integrita de la tri provincoj (Bonaero, Kordobo, Santa Fe) kaj urbo Bonaero, en areo kiu ne atingas la 22% de la totala de la lando.

Poste kun pli ol 1.700.000 loĝantoj Mendoza, kun 1.400.000 loĝantoj Tukumano kaj pli malproksime, kun unu miliono de loĝantoj troviĝas Entre Ríos, Salta, Ĉako, Misiones kaj Corrientes. Elstaras en tiu grupo la provinco Tukumano, kun loĝdenseco de 60 loĝ/km², supera al tiu de provincoj pli loĝataj kiaj Kordobo kaj Santa Fe kaj eĉ al la averaĝo de la provinco Bonaero pro ties malgranda teritoria areo.

Fine, troviĝas la resto de provincoj, kun Jujuy kape kaj mapliigante laŭ oni malproksimiĝas el la ŝtata ĉefurbo ĉefe al sudo, kie fakte la procexo de loĝado pluas ankoraŭ nuntempe.

Pri la teritoria distribuado de la loĝantaro en la Censo de 2010 la plej rimarkinda informo estas, ke la Patagonio estas la regiono kun plej granda demografia kresko, ĉefe ĉe la Provinco Santa Cruz kun pli ol 39%, kio indikas malgrandan ŝanĝon de la loĝantaro de la lando al la sudo. Male la urbo Bonaero suferas la plej malrapidan kreskon kun apenaŭ la 4%, sekve de tiu de La Pampa, kun malmulte pli ol 5%. La Provinco Misiones pasis al naŭa loko kiam superis al la Provinco Ĉako, dum la Provinco Neŭkeno superis al tiu Formosa.

Loĝantaro de la provincoj (censo 2010)[2]
  1. Provinco Bonaero
  2. Kordobo
  3. Santa Fe
  4. Aŭtonoma Urbo Bonaero
  5. Mendoza
  6. Tukumano
  7. Entre Ríos
  8. Salta
  9. Misiones
  10. Ĉako
  11. Corrientes
  12. Santiago del Estero
  13. San Juan
  14. Jujuy
  15. Río Negro
  16. Neŭkeno
  17. Formosa
  18. Ĉubutio
  19. San Luis
  20. Katamarko
  21. La Rioja
  22. La Pampa
  23. Santa Cruz
  24. Fajrolando, Antarkto kaj Insuloj de Suda Atlantiko
  • 15.594.428
  • 3.304.825
  • 3.300.736
  • 2.891.082
  • 1.741.610
  • 1.448.200
  • 1.236.300
  • 1.215.207
  • 1.097.829
  • 1.053.466
  • 993.338
  • 896.461
  • 680.427
  • 672.260
  • 633.374
  • 550.344
  • 527.895
  • 506.668
  • 461.588
  • 367.820
  • 331.847
  • 316.940
  • 272.524
  • 126.190

La loĝantaro de la grandaj urbaj centroj de Argentino havis la jenan evoluon:

Urba aglomeraĵo 1895 1914 1947 1960 1970 1980 1991 2001 2010
Granda Bonaero 663.854 1.575.814 4.554.000 6.739.045 8.352.611 9.766.030 10.934.727 11.460.575 13.596.320
Granda Kordobo 47.609 121.982 380.000 591.563 792.925 1.004.929 1.208.554 1.368.301 1.466.823
Granda Rosario 91.669 245.199 485.000 669.173 806.942 956.761 1.118.905 1.161.188 1.236.089
Granda Mendoza 28.302 58.790 212.000 330.727 477.810 612.777 778.113 848.660 1.086.126
Gran San Miguel de Tucumán 34.305 92.284 194.000 297.305 366.392 498.579 622.324 738.479 794.237
Granda La Plata 45.410 137.413 266.000 404.129 495.939 564.750 642.802 694.253 787.294
Mar del Plata 115.000 211.365 302.282 415.309 541.733 669.600 593.337
Granda Salta 7.657 28.436 117.400 179.216 261.638 370.904 468.583 539.187
Granda Santa Fe 22.224 64.095 173.000 208.900 246.184 334.913 406.388 454.238 490.171
Granda San Juan 10.410 16.629 110.000 156.828 222.601 291.707 352.691 421.640 461.213

En Argentino ekzistas 2.171 municipoj kaj komunumoj kun averaĝo de 17.173 loĝantoj por municipo. La provinco kiu pliajn municipojn kaj komunumojn havas estas Kordobo kun 428, sekve de Santa Fe kun 363, Entre Ríos kun 265 kaj Provinco Bonaero kun 134.[15] La municipoj kun pleja loĝantaro estas la jenaj:

Municipoj kun pli ol 500.000 loĝantoj (censo 2010)
  1. La Matanza (urba unuo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero)
  2. Kordobo (Provinco Kordobo)
  3. Rosario (Provinco Santa Fe) (ĉirkaŭkalkulo 2009)
  4. La Plata (Provinco Bonaero)
  5. Generalo Pueyrredón (inkludas la urbon Mar del Plata )
  6. Lomas de Zamora (urba unuo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero)
  7. Quilmes (urba unuo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero)
  8. Almirante Brown (urba unuo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero)
  9. San Miguel de Tucumán (Provinco Tucumán)
  10. Salta (Provinco Salta)
  11. Merlo (urba unuo de la Aŭtonoma Urbo Bonaero)
  • 1.772.130
  • 1.330.023
  • 1.218.664
  • 649.613
  • 614.350
  • 613.192
  • 580.829
  • 555.731
  • 549.163
  • 535.303
  • 524.207

Notoj

  1. Instituto Nacional de Estadística y Censos. Estimaciones y proyecciones de población 2010-2040. : total del país. Paĝo 28.
  2. 2,0 2,1 Censo 2010. Resultados provisionales: cuadros y gráficos. Total del país. Población por sexo, tasa de variación intercensal, según provincia. Años 2001 - 2010 (oficiala retejo)
  3. Censo 2010: en el país viven 40 091 359 personas (38,9 % en la provincia de Buenos Aires). Ámbito Financiero
  4. Cuadro total del país según provincia. censita loĝantaro en 1991 kaj 2001 kaj absoluta kaj relativa intercensa varieco 1991-2001; arkivo Excel en la retejo de INDEC.
  5. Censo Nacional de Población, Hogares y Viviendas 2010 Censo del Bicentenario Resultados definitivos, Serie B Nº 2 Paĝo 62. (retejo)
  6. Indicadores demográficos seleccionados en los períodos censales (procentaĵo kaj de maljunauloj kaj de junuloj, vivatingo, fekundeco, procentaĵo de eksterlandanoj). Totalo de la lando, en jaroj 1869 al 2001. Arkivo Excel en la retejo de la INDEC.
  7. http://www.marklam.net/sitio/hesp/articulos/art-emigracion1.html La emigración de argentinos, alirita la 24a de junio de 2008, Mónica Markwald, 2003, marto, Markwald, La Madrid & Asociados.
  8. http://web.archive.org/web/20051109220415/http://www.indec.mecon.ar/nuevaweb/cuadros/2/proyecyestimaciones_1950-2015.pdf Estimaciones y proyecciones de población. Total del país. 1950-2015, alirita la 24a de junio de 2008 Instituto Nacional de Estadística y Censos}}
  9. http://hdrstats.undp.org/es/indicadores/69206.html
  10. http://noticias.terra.com.ar/sociedad/desempleo-cae-a-71-en-argentina-en-primer-trimestre-de-2012-oficial,faff2c53d9167310VgnVCM10000098cceb0aRCRD.html
  11. http://www.eclac.cl/prensa/noticias/comunicados/8/45168/tabla-pobreza-indigencia-18paises-es.pdf
  12. https://archive.is/20130411035037/tiempo.infonews.com/2012/04/26/argentina-74022-la-pobreza-se-redujo-al-nivel-mas-bajo-de-los-ultimos-30-anos.php
  13. http://www.eclac.cl/cgi-bin/getProd.asp?xml=/prensa/noticias/comunicados/8/41798/P41798.xml&xsl=/prensa/tpl/p6f.xsl&base=/argentina/tpl/top-bottom.xsl
  14. [http://www.indec.gov.ar/nuevaweb/cuadros/74/lineas1.xls Incidencia de la pobreza e indigencia en el total de aglomerados urbanos y por región estadística
  15. Portal Argentino, Municipios

Eksteraj ligiloj