Demokratia Labora Partio de Litovio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokratia Labora Partio de Litovio
Коммунистическая партия Литвы (самостоятельная)
emblemo
partio
Komenco 1989 vd
Fino 2001 vd
Lando(j) Litovio vd
Sidejo Vilno
Ideologio

socialdemokratio

Fondinto(j) Algirdas Brazauskas vd
Ĉefestro(j) Algirdas Brazauskas vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Demokratia Labora Partio de Litovio (litove: Lietuvos demokratinė darbo partija or LDDP) estis socialisma respektive laŭ sia memkompreno socialdemokratia partio en Litovio, kiu dum decembro 1990 ekestis el la antaŭa Komunisma Partio de Litovio, la origine litovia branĉo de la Komunisma Partio de Sovetunio. La partio estis gvidata fare de Algirdas Brazauskas, la unua elektita prezidento de la resendependiĝinta Litovio. Pro la elektiĝo de Brazauskas kiel prezidento, li devis ĉesi ĉiujn aktivecojn en politikaj partioj; sekve Adolfas Šleževičius iĝis gvidanto de la partio kaj samtempe ĉefministro de Litovio. Post kiam Šleževičius estis akuzita pri korupteco, li estis anstataŭigita per Česlovas Juršėnas.

Dum la balotoj por la nacia parlamento Seimas de 1996, la partio atingis proksimume 9,5 procentojn de la voĉoj kaj rajtis sendi 10 parlamentanojn. Dum 1998 Algirdas Brazauskas decidis ne rekandidatiĝi kiel prezidento de Litovio kaj sekve rajtis refariĝi partia gvidanto. Dum la balotoj de 2000, la partio LDDP formis koalicion kun tria aliaj partioj (la koalicio nomiĝis laŭ Algirdas Brazauskas), kaj gajnis plejmulton de la voĉcoj. Sekvajare, dum januaro 2001 la reforma postkomunisma partio LDDP fuziis kun la jam dum 1896 fondita, sed dum 2001 multe malpli granda, origina "Socialdemokratia Partio de Litovio", kaj la unuiĝinta partio tenis la historian nomon Socialdemokratia Partio de Litovio (Lietuvos Socialinė Demokratinė Partija/LSDP). Dum julio 2001 la tiama konvervativa-liberala registara koalicio sub la gvido de Rolandas Paksas post malmultaj monatoj da regado sekve de akuzoj pri korupteco perdis la plimulton en la nacia parlamento, kaj la sekva koalicio de la Socialdemokratia Partio kun la "Nova Unio de Socialliberaluloj" (Naujoji Sąjunga (Socialliberalai)) sub parlamenta prezidanto Artūras Paulauskas regis per klara parlamenta plimulto kaj profitis de tre favora ekonomia evoluo de la lando, kaj laste la aliĝo de Litovio al la okcidenta armea ligo NATO kaj al la Eŭropa Unio dum printempo 2004.