Demokrata Unuiĝo de Kameruno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Demokrata Unuiĝo de Kameruno (france Union démocratique du CamerounUDC) estas politika partio en Kameruno. Ĝia estro estas Adamou Ndam Njoya.

Al la partio nuntempe apartenas kvin deputitoj de la Nacia Asembleo de Kameruno. Okaze de la prezidanta baloto de oktobro 2004, Adamou Ndam Njoya kolektis 4,48% de la voĉdonoj. UDC, samkiel la Sociala Demokrata Fronto, bojkotis la prezidantan baloton de 1992.