Demokrata socialismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Demokratia socialismo)
Ne konfuziĝu kun: Socialdemokratismo.

Demokrata socialismo estas politika filozofio kiu subtenas demokration kaj komunan posedaĵon aŭ striktan reguladon de la produktadrimedoj kun emfazo je laborista memregado kaj demokratia regado de ekonomiaj institutoj aŭ en merkato aŭ en malcentralizi planita socialista ekonomio.

Laŭ demokrataj socialistoj kapitalismo estas fundamente malkongrua kun demokratiaj valoroj de libereco, egaleco, kaj solidareco; kaj tiuj ideoj nur povas realiĝi en socialisma socio. Demokrataj socialistoj povas subteni aŭ revolucian aŭ reformisman vojojn al socialismo.

La termino 'demokrata socialismo' estas ofte uzata sinonime kun socialismo, sed la adjektivo 'demokrata' estas kelfoje uzata por distingi demokratan socialismon de la marksismo-leninismo kompreno de socialismo, kiu kelkaj homoj taksas ĝin ne-demokrata je praktiko. Demokrataj socialistoj malaprobas stalinismon kaj la sovetia ekonomia planado, kontraŭante ambaŭ la aŭtoritatismon kaj la ege planitan ekonomion.

Demokrata socialismo malsamas al Socialdemokratio ĉar demokrataj socialistoj volas sisteme transformi la ekonomion de kapitalismo al socialismo, kontraŭe socialdemokratiistoj subtenas nur reformojn al kapitalismo. Kiel socialistoj, demokrataj socialistoj ke la sistemaj problemoj kun kapitalismo nur povas esti solvita per tuta anstataŭigo de kapitalismo per socialismo; t.e. anstataŭigi privatan posedon de la produktrimedoj al sociala popola posedo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]