Demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Demokratio
regformo • ŝtata formo
politika sistemo
vdr
Balotrajto estas unu el la gravaj aspektoj de la demokratio.
Balotado en Bangladeŝo.
Balotado en Irako. Longa vico nur de viroj: en kelkaj landoj seksoj apartiĝas por sociaj aferoj.

Demokratiopopolrego estas politika formo de regado, en kiu la superan potencon havas la popolo. La termino laŭ etimologio derivas el grekaj radikoj dêmos popolo kaj kratos potenco, povo. Tio povas esti aplikita al la regado de tuta tre loĝata lando, kiel UsonoBarato, same kiel al administrado de malgranda grupo, klubo, asocio ktp.

En diversaj kultursferoj kaj ideologiaj tradicioj oni iom diverse difinas demokration. La nuntempe tre vaste akceptita difino estas tiu de liberala demokratio. Laŭ tiu difino, demokratio postulas ĝeneralan kaj egalan balotrajton (kaj similan efektivan rajton kandidati al elekteblaj postenoj), la rajton de la civitanoj organiziĝi kaj eldiri sian opinion sen danĝero esti persekutita aŭ malhelpita, ktp, kaj la rajton krei kaj sekvi amaskomunikilojn liberajn el ĉia subpremo, kaj funkciantan juran ordon, kiu protektu ĉi tiujn liberecojn. En Usono oni tradicie akcentas la disigon kaj la reciprokan kontrolon de la diversaj branĉoj de la potenco: nome la leĝofaranta, la realiganta aŭ plenumanta (praktike administracianta) kaj la juĝista branĉoj (ideo devena el Montesquieu). En la germana kaj nordeŭropa tradicioj oni pli akcentas la popolan suverenecon.

Marksismo-leninismo, kiu estis la reganta ideologio de Sovetunio kaj aliaj socialismaj landoj, nomis liberalan demokration "burĝa demokratio", aŭ "formala demokratio" argumentante, ke la rajtoj de la plej malriĉa parto de la popolo (precipe la laboristoj) ekzistas nur aspekte (laŭŝajne), sed ke ili ne havas la praktikan kaj efektivan eblon profiti de ili. La marksisma-leninisma teorio ligas demokration kun la materiaj kondiĉoj de la vivo kaj la klasa strukturo de la socio. Vere la maŝinaro por kreado de partioj, kandidatigoj, aliro al la gazetro, sen enkalkuli la eblon krei amaskomunikilojn en la modernaj socioj estas tute for de la atingokapablo de malriĉaj socioj, klasoj, tavoloj, grupoj ktp. Laŭ tiu teorio liberala demokratio estas fakte diktatoreco de la kapitalistoj super la laboristoj. Laŭ marksismo-leninismo, la historie plej alta formo de demokratio estu la socialisma demokratio, kiu estiĝus per la revolucia renverso de la liberala demokratio. Tiu difino de demokratio misevoluis al diktatura kaj totalisma stalinismo, kaj tamen ĝi havas ankoraŭ subtenantojn en diversaj etosoj, landoj kaj cirkunstancoj.

Bazaj kondiĉoj de liberala demokratio[redakti | redakti fonton]

Justiculino, nome diinoalegorio simbolo de justico kiu portas glavon – kiel simbolo de la perforta povo de tribunalo –, pesilon – reprezentanta objektivan normigon per kiuj konkurencaj plendoj estas pesataj – kaj blindigan bendon indikanta ke justico estu senpartia kaj metita objektive, sen timo aŭ favoro kaj senrigarde al mono, riĉo, povo aŭ identeco.[1] La leĝeco aŭ laŭjureco estas nepra kondiĉo por la disvolvo de la demokratio.

La liberala demokratio estas formo de regado kiu konsistas en reprezenta demokratio en kiu la kapablo de la elektitaj reprezentantoj al la politikaj decidoj estas limigita al la reguloj de la laŭjura ŝtato kaj normale estas moderata per konstitucio kiu regas la protektadon de la konstituciaj rajtoj kaj de la kolektivaj kaj individuaj liberecoj, kaj establas tiu konstitucio restriktojn kaj al la regantoj kaj al la plenumo de la volo de difinita socia majoritato ene de tiu liberala demokratio.

Laŭ la nuntempe sufiĉe vaste akceptita difino, demokratio supozigas la kunecon de almenaŭ la jenaj kondiĉoj :

Egaleco.
Demokratio supozigas egalecon inter la civitanoj, sen ia distingo pri socia klaso, raso, seksoreligio. Ĉiuj civitanoj estas egalaj je rajtoj. El tiu egaleco rezultas la ekvacio : unu homo = unu voĉo. Egaleco tamen estas jura egaleco, ne fakta egaleco. Ĝi postulas, ke la samaj juraj reguloj aplikiĝu egalece al la civitanoj, kiuj estas en sama situacio (egaleco ne forigas diversecon), tamen ĝi malfacile kongruas kun socioj kie la faktaj malegalecoj estas kruele drastaj.
Leĝeco. (laŭjureco)
Larĝasence, leĝeco signifas obeon al la juraj reguloj. Demokratio tiel supozigas, ke la rilatojn inter la civitanoj regu juraj reguloj, kiuj estu akceptitaj de ĉiuj kaj sekve aplikiĝas al ĉiuj, inkluzive de la policaj fortoj, kaj de la regantoj mem. Por ke demokratio ekzistu, la civitano devas esti kaj la faranto de la leĝo kaj ties obeanto.
Libereco.
Demokratio, kiu estas povo de la popolo, tial supozigas politikan liberecon, t.e. liberecon partopreni la publikajn aferojn sen malhelpo aŭ timo. Ĉiuj civitanoj estas liberaj partopreni la regadon, ĉu elektante la regantojn/registojn (balota elekto) ĉu decidante mem (referendumo). Sed libereco en demokratio estas ankaŭ opinia libereco, kiu nepre kondukas al plurismo, t.e. la akcepto kaj respekto al pluraj politikaj fluoj, inter kiuj civitano povos elekti tiun, kiu al li ŝajnas la plej kapabla estri la publikajn aferojn. Tiu plurismo aperas precipe en multpartia sistemo, en kiu pluraj politikaj partioj dissendas siajn respektivajn ideologiojn kaj vere influas la politikan vivon.
Sekvado de la ĝenerala intereso
Ĉar demokratio ekzistas "por la popolo" ĝi devas prizorgi kaj privilegii tion, kio estas la intereso de la pli multaj, aŭ kiu bonas al publika intereso prefere, se necese, al tiu de privilegiitoj, ĉiaspecaj feŭdismoj, ktp. Demokratio estas je la servo de la popolo, kaj devas zorgi pri ties bono.

Malgraŭ ĉi tiuj kvar kondiĉoj, demokratio tre ofte puŝiĝas al neevitebla regulo : la regulo/principo pri plimulto, kiu postulas, ke la adoptotaj decidoj estu tiuj, kiuj akiros la plej grandan nombron de voĉoj. La principo pri plimulto tiel povas kaŭzi subpremadon de sendefendaj malplimultoj fare de la plimulto (do kontraŭ teoria egaleco) kaj la riskon de en si mem demokratiaj decidoj, kiuj atencas la demokratiajn liberecojn. Pro tio la moderna demokratio supozigas, ke la malplimultoj povu libere sin esprimi kaj roli en la politika vivo, kaj ke la zorgo pri ĝenerala intereso atentu ankaŭ samtempe je rajtoj de individuoj kaj malplimultoj, almenaŭ se tiuj estas malfortaj kaj ne riskas subpremi la aliajn sed ja esti subpremitaj de la aliaj.

Kvankam teorie la menciitaj bazoj estas ekde la vidpunkto de etiko vere senriproĉaj, la praktiko montras multajn malfortigajn aspektojn de la demokratiaj sistemoj. La egaleco de la civitanoj estas teoria principo en la aliro al voĉdonado, sed antaŭ tio okazas longa procezo. En la propagando por disvastigi la ideojn ne ĉiuj civitanoj estas egalaj en la senco, ke oni ne aliras al amaskomunikiloj aŭ eĉ al sistemo de politikaj partioj kun la sama kapablo. Riĉuloj, gravuloj, konatuloj povas pli facile uzi la sociajn rimedojn por atingi siajn politikajn celojn. Tiu fakta malegaleco, aŭ almenaŭ disegaleco, tuŝas ankaŭ la juran aspeton. La supre menciita leĝeco estas simile nur teoria, kiam la kapablo atingi defendon ne estas la sama por ĉiu civitano. Eĉ en demokratiaj landoj, kelkaj gravuloj havas jurajn privilegiojn (reĝoj en monarkioj, parlamentanoj en multaj landoj) ktp. Kaj finfine la libereco foje havas limigojn, kiuj foje povas tuŝi la rezulton de balotadoj.

Formoj de demokratio[redakti | redakti fonton]

Tiu estas klopodo por mezuri la nivelon de reprezenta demokratio nome Polity IV data series. Tiu mapo montras la kriteriojn prezentitajn en la informo de Polity IV data series en 2003. La pli helkoloraj landoj havas plej altkvalitan kvalifikon nome de 10, dum la pli malhelkoloraj landoj (nome Saŭdarabio kaj Kataro) estas konsiderataj la malpli demokratiaj landoj, nome de -10.

Klasike demokratio estis dividita en du grandaj formoj: nome rekta kaj reprezenta.

Nerekta demokratio aŭ reprezenta[redakti | redakti fonton]

En tiu la popolo limiĝas al elekto de iliaj reprezentantoj por ke tiuj diskutu kaj faru decidojn en la povaj instancoj, nome rajto kiun la popolo havigas al ili pere de la voĉdonado.

Duonrekta demokratio aŭ partoprena[redakti | redakti fonton]

Kelkaj fakuloj distingigas ankaŭ trian kategorion intermezan, nome la duonrekta demokratio, kiu foje estas akompanata nuance al la nerekta demokratio. En la duonrekta demokratio la popolo esprimiĝas rekte en partikularaj cirkonstancoj, baze pere de kvar mekanismoj:

  • Referendumo. La popolo elektas jese aŭ nee pri iu propono.
  • Plebiscito. La popolo akceptas aŭ malkceptas la finan aprobon de regulo (konstitucio, leĝo aŭ traktato).
  • Popoliniciato. Pere de tiu mekanismo grupo de civitanoj povas proponi la aprobon aŭ nuligon de leĝo.
  • Popola elpostenigo. Pere de tiu mekanismo la civitanoj povas elpostenigi elektitan reprezentanton antaŭ la fino de ties regoperiodo.

Partoprena demokratio emfazas la ampleksan partoprenon de voĉdonantoj en la direkto kaj funkciado de politikaj sistemoj. Etimologiaj radikoj de demokratio (grekaj popolo kaj povo) implicas, ke la homoj havas la povon kaj tiel ĉiuj demokratioj estas partoprenemaj. Tamen, partoprena demokratio emas rekomendi pli implikitajn formojn de civitana partopreno kaj pli grandan politikan reprezentadon ol tradician reprezentan demokration.

Rekta demokratio[redakti | redakti fonton]

Landkomunumo de Kantono Apencelo Interna en Svislando, ekzemplo de bazdemokrata ŝtatgvidado je kantona nivelo

Temas pri vera demokratio en pura stato, tiel kiel vivis ĝin ties atenaj fondintoj; ĝi estas praktikata nur en malgrandaj komunumoj, ekemple en Svisio. La decidoj estas faritaj de la suverena popolo en asembleo. Ne estas reprezentantoj de la popolo, sed, ĉiuokaze estas delegitoj kiuj servas kiel proparolantoj de la popolo, kiuj esprimas nur la asemblean decidon. Estas la tipo de demokratio preferita ne nur de la demokratoj de la Antikva Grekio, sed ankaŭ de multaj modernaj pensuloj kiel Rousseau. La historia ekzemplo de rekta demokratio plej konata estas tiu de la klasika Ateno, spite siaj malperfektaĵoj, nome ekskludo de plej ampleksaj sociaj tavoloj (laboristoj, sklavoj, virinoj ktp.).

Likva demokratio[redakti | redakti fonton]

La likva demokratio estas klaso de rekta demokratio en kiu ĉiu civitano rajtas voĉdoni ĉiun decidon de la parlamento kaj realigi proponojn, sed ankaŭ rajtas transdoni sian voĉdonrajton al reprezentanto por tiuj decidoj en kiu tiu preferas ne partopreni. Tio funkcias pli facile en la regado ne de landoj aŭ de politikaj aŭ administraciaj komunumoj, sed de societoj kaj malgrandaj organizoj. Krome tiu formo de demokratio povas eĉ faciligi la funkciadon de tiaj organizoj.

Inkluziva demokratio[redakti | redakti fonton]

Inkluziva demokratio estas projekto, kiu celas rektan demokration, ekonomian demokration en senŝtata ekonomio, memmastrumadon (demokratio en la socia kampo) kaj ekologian demokration.

Liberala kaj malliberala demokratio[redakti | redakti fonton]

Hungario[redakti | redakti fonton]

La longdaŭra ĉefministro de Hungario Viktor Orbán kutime nomas la policiojn de lia registaro kaj la demokration en sia lando kiel malliberala demokratio, kontraŭe al la liberalaj demokratioj de okcident-eŭropaj landoj.

Nacia demokratio (etna aŭ religia)[redakti | redakti fonton]

Islama[redakti | redakti fonton]

Post la Irana islama revolucio Irano fariĝis Islama respubliko kun Islama demokratio.

Ide-historiaj rimarkoj[redakti | redakti fonton]

La ĵuro de la Nacia Asembleo (skizo de Jacques-Louis David): la politika disvolvo de la Franca revolucio de 1789 metis la bazon por la moderna demokratio.

La moderna demokratio, kiu estas hegemonia almenaŭ en Okcidento, devenas grandparte el la anglo-saksa jur-evoluo, kiu komenciĝis per la Magna Charta Libertatum 1215. Temas pri iom post iom evoluinta sistemo de rajtoj je liberecoj (=aŭtonomisferoj) kaj kundecido, fare unuavice de la nobela klaso, direktita kontraŭ la monarko, kaj poste de la burĝoj. Nur fine de la Franca revolucio de 1789 kaj dum la 19-a jarcento la laboristaj klasoj siavice postulis, ke demokratio utilu ankaŭ al ili, la plej ampleksa, kaj plej suferanta klaso de la popolo. Post ĝermoj , dum la 16-a jarcento en Etienne de la Boetie kaj tekstoj kiel Vindiciae contra tyrannos, eŭropaj pensuloj de la 17-a jarcento kiel Hugo GrotiusThomas Hobbes ellaboris la koncepton de la socia kontrakto. Pensuloj kiel Locke, Montesquieu kaj Jean-Jacques Rousseau provis trapensi kaj glatigi tiun sistemon. Kie la popolo anstataŭ la reĝo fariĝis suvereno (ne ĉie do), ĝi troviĝas en tiu sistemo en tre aparta duobla rolo:

  • unuflanke kiel kolektiva suvereno, kiel plej supera reganto;
  • aliflanke kiel aro de submetitoj, kiuj plue posedas certan aŭtonomecon rilate al la suvereno, kaj rajtojn je kundecido.

Tiu sistemo, kiu dum la 19-a jarcento havis la nomon "liberalismo" (ne konfuzu ĝin kun la moderna ekonomia liberalismo) estas la moderna demokratio. Ĝi ne estas la samo kiel la greka demokratio, kiu, kiel konate, estis nur profite al malplimulto en ege malegaleca socio, kaj (vidu ekzemple la verkon "Politeia" de Platono), finfine fiaskis. Ĝi estas direktita kontraŭ la ebla "despotismo de la popolo" same kiel kontraŭ la despotismo de la reĝoj aŭ de nobelaj kaj alimaniere privilegiitaj klasoj. La gardado de la individuaj liberecoj, rajtoj de malplimultoj, ne estas logike pravigebla nur el la ideo de la regado de la popolo aŭ de la plimulto. Tial se la ideo de demokratio volas esti humanisma valoro, ĝi devas ankaŭ je tiuj prizorgi. (La usonaj "patroj de la konstitucio" tre klare ekkonis kaj eldiris, ke la konstitucio donu sekurecon kontraŭ la despotismo de la popolo).

Eldono de la Hispana konstitucio de 1812. La konstitucioj regulas en multaj landoj la funkciadon de la demokratio.

Intertempe la antaŭe negativa nuancaro de la nocio paliĝis. Tiun negativan komprenon la vorto havis, pro la fiasko de la atena demokratio, dum pli ol du mil jaroj. La populara, sed iom tro simpla senhistoria, pure etimologia kompreno de la vorto hodiaŭ ofte kondukas al miskompreno de tio, kio la moderna demokratio de ne greka, sed anglo-saksa tipo fakte estas: Nome sistemo de la sekurigo de la libereco de ĉiuj (kaj ne nur de kelkaj pli potencaj, riĉaj aŭ privilegiitaj) per limigo, divido (multcentrismo) kaj kontrolo de la ĉiuspecaj potencoj, fare de gardistoj de la humanismaj valoroj kaj de sekurigitaj kontraŭ-potencoj. (Por pli klare karakterizi la specifecon de la moderna demokratio, oni ofte uzas komplikajn formulojn kiel "demokratio kaj juroŝtato" aŭ "liberec-demokratia baza ordo". Eble, laŭ propono de la konata pridemokratia teoriisto Giovanni Sartori, oni nomu la modernan demokration "liberala demokratio", por distingi ĝin de la "etimologia" miskompreno de la nocio.

La sistemo de la rajtoj de libereco estas konkretigita en la diversaj katalogoj de homaj rajtoj. Pere de la Deklaracio de la Unuiĝintaj Nacioj de la 10-a de decembro 1948, kompletigita de pluraj fakaj internaciaj interkonsentoj kaj rimedoj pri civilaj rajtoj, nome protekto kontraŭ torturo kaj aliaj humiligaj malhumanaj traktadoj, k.t.p., kaj laste sed ne balaste la Internacia Punkortumo en Hago, kiu ricevis internacijuran validecon.

La demokratiaj kaj liberecaj valoroj povas esti konsiderataj pli adekvataj al grandaj socioj ol la antaŭ- kaj kontraŭ-demokratiaj valoroj, ĉar ili ebligas bonan kunvivadon eĉ kun malkonsento, kun plurismo de la vivostiloj, anstataŭ provi perforte forigi la malkonsenton, ĉar tio iam certe fiaskos. La demokratiaj valoroj ne enhave determinas, kiamaniere oni vivu kaj pensu, sed ili celas al formala regulado de la kunvivado sub la kondiĉo de malkonsento. Juriste dirite, ili estas pli procesjuraj (proceduraj) ol materialjuraj (enhavaj). Sen homaj rajtoj ne temas pri demokratio en la moderna senco, sed pri despotismo de la plimulto. Tial oni foje konsistigis demokration en respekto de individuaj rajtoj, sed krom, ke tio estas tute preterlasi ties esencan difinon ("povo de la popolo", diference ja aliaj tipoj da socioj kaj povoj) kaj forgesi ke la popolo estas konsistigita de individuoj. Tiu simpla konstato montras, ke sen protekto de individuaj rajtoj ne estas demokratio kaj, ke defendo de individuoj neprigas defendon de interesoj de la popolo ĉar ne io ajn alia estas la popolo ol vivantaj individuoj. Distingiĝas demokratio celante ne forgesigi, ke ĉiu el tiuj individoj havas samajn rajtojn, kaj ke politika strukturo devas tiom zorge atenti je la interesoj de kiu ajn, de aliaj socioj, kie estas malprivilegiitaj klasoj aŭ grupoj. Ofte despotismo estas starigita "nome de la popolo", sed ĝenerale por la intereso de individuo, partio, jam reganta malplimulto, aŭ nove formita reganta klaso. Sen vera demokratio la liberecoj ne fakte ekzistas por ĉiuj civitanoj, sed servas al nur kelkaj por pli bone subpremi la aliajn.

Per krudaj rimedoj (puĉoj, "Taĉmentoj de la morto", k.t.p.) aŭ malnaivaj kaj arte ellaboritaj rimedoj (kiel monopoligo de la amaskomunikiloj, monaj bariloj kiuj fakte malhelpas al la popolo partopreni en la politika vivo kaj aliaj rimedoj de politika korupto). Tiu demokratio, dum ĝi havas la eksterajn formojn de demokratio, ofte estas tordita kaj havas nur la nomon demokratio; fine eĉ la simplaj juraj garantioj povas esti trompitaj en pezaj kaj sepsaj etosoj. Libereco de agado (kondiĉe ke ĝi ne damaĝu al aliaj) kaj pensado do, el la vidpunkto de la individuo, estas la antaŭkondiĉo mem de la demokratiaj valoroj.

Historio de demokratio[redakti | redakti fonton]

Klisteno, "patro de la atena demokratio", moderna busto.
Romia monero kiu priskribas baloton.

La demokratio aperas por la unua fojo en multaj el la antikvaj civilizoj kiuj organizis siajn instituciojn sur la bazo de la komunumaj kaj egalismaj sistemoj de triboj (triba demokratio).

En la Antikva Grekio demokratio ekis en Ateno en la jaro 508 a.K., kiam Klisteno lanĉis la tielnomitan "Atenan eksperimenton": li havis kontraŭ si la riĉulojn, kiuj provis ricevi helpon de ekstera regno, t. e. Sparto. La atena sistemo, prosperinte, iĝis modelo, kaj estis imitata de multaj aliaj inter la helenaj urbo-regnoj. Ja inter la plej bone konataj okazoj de demokratio troviĝas la relative mallonga esperto de kelkaj urbo-ŝtatoj de la Antikva Grekio, speciale en Ateno ĉirkaŭ la jaro 500 a.K. La malgrando kaj malabundo de la loĝantaro de la polis (aŭ grekaj urboj) pravigas la eblon ke aperis asembleo de la popolo, kies membroj rajtis esti nur la liberaj viroj, eksklude tiel la 75% de la loĝantaro integrita de sklavoj, virinoj kaj eksterlandanoj. La asembleo estis la simbolo de la atena demokratio. En la greka demokratio ne ekzistis reprezentado, la registaj postenoj estis okupitaj alterne de ĉiuj civitanoj kaj la suvereneco de la asembleo estis absoluta. Tiuj ĉiuj limigoj kaj la malgrando de la loĝantaro de Ateno (ĉirkaŭ 300 000 loĝantoj) ebligis la minimumigon de la evidentaj organizaj malfaciloj de tiu formo de registaro.

En Romio, longa historio de klasbataloj unue inter la Patricioj kaj la Plebo, poste inter la riĉuloj (el la du klasoj) kaj la proletoj kondukis al kompleksa respublika sistemo, kiu neniam estis vere demokratia, pro multspecaj sistemoj kaj artifikoj de la superaj klasoj kiuj celis malhelpi, ke la popolo havu influon aŭ manipuli tiun ĉi, aŭ perfortaĵoj ĉiaspecaj kaj fine enlandaj militoj.

En la Ameriko de la 12-a jarcento oni formis la Demokratian kaj Konstitucian Ligon de la Haudenosaunee, integrita de la nacioj de la Senekoj, la Kaĝugoj, la Oneidoj, la Onondagoj kaj Mohikanoj, en kiu oni praktikis la principojn de limigo kaj divido de la povo, same kiel la demokratian egalecon de viroj kaj virinoj. La demokratio de la Haudenosaunee estis konsiderata de diversaj pensuloj kiel la plej rekta antaŭaĵo de la moderna demokratio.[2]

Ĉe ĝermanaj popoloj pluraj institucioj estis antaŭformoj de demokratio, eĉ pli demokratiaj ol tiuj de Grekio, kiuj valoris nur por la civitanoj (ĝenerale nur 10% de la loĝantoj), malinkluzivante ĉiujn virinojn, la alilandanojn kaj la multajn sklavojn. Similaj okazoj estis oftaj en Mezepoko en diversaj landoj kaj regionoj, sed ĉefe en apartaj urboj.

Dum la Mezepoko en Eŭropo oni uzis la terminon de «urbaj demokratioj» por aludi al komercaj urboj, ĉefe en Italio kaj Flandrio, sed reale ili estis regataj pere de aristokratia reĝimo. Ekzistis ankaŭ kelkaj demokratioj nome kamparanaj, kiel tiu de Islando, kies unua parlamento kunsidis en 930 kaj tiu de la svisaj kantonoj en la 13-a jarcento. Fine de la 12-a jarcento organiziĝis sur demokratiaj principoj la Kortumoj de la Reĝlando Leono (1188), dekomence nomita «ayuntamiento» (municipo, urbestraro), pro tio kiu kunigis reprezentantojn de ĉiuj sociaj tavoloj. En verkistoj kiel Vilhelmo de Okhamo, Marsilio de Padovo kaj Altusio aperis konceptoj pri la suvereneco de la popolo, kiuj estis konsiderataj kiel revoluciemaj kaj kiuj poste estos kolektitaj de aŭtoroj kiel Hobbes, Locke kaj Rousseau. En Eŭropo la Respubliko de Ambaŭ Nacioj kun duopa politika sistemo, nome Demokratio de Nobeluloj aŭ Ora Libereco, karakterizis per la limigo de la povo de la monarko pere de la leĝoj kaj de la leĝofara ĉambro (Sejmo) kontrolita de la Nobelaro de Pollando (Szlachta). Tiu sistemo estis la antaŭaĵo de la modernaj konceptoj de demokratio,[3]konstitucia monarkio,[4][5][6] kaj federacio.[7]

En Eŭropo protestantismo helpis la demokratian reagon pro la malakcepto de la aŭtoritateco de la Papo, kvankam aliflanke, plifortigis la politikan povon de la princoj. En la flanko de la katolikoj, la Salamanka skolo atakis la ideon de la povo de la reĝoj kiel nomumitoj de dioj, defendante, ke estas la popolo kiu estas la ricevanto de la suvereneco. Siavice, la popolo povis reteni la suverenecon por si mem (estante la demokratio la natura formo de registaro) aŭ transigi ĝin volonte por ebligi la regadon fare de monarkio. En 1653 oni publikigis en Britio la Instrument of Government, verko en kiu oni plifirmigis la ideon de la limigon de la politika povo pere de la establado de garantioj antaŭ la ebla misuzo de la reĝa povo. El 1688 la demokratio venkinta en Anglio baziĝis sur la principo de diskutlibereco, plenumita ĉefe en la Parlamento.

Poraŭtonomeca referendumo de la 5-a de novembro de 1933 en Eibar, Eŭskadi, dum la Dua Hispana Respubliko por la aprobo de nova teksto de Statuto de Aŭtonomeco de Eŭskadi. Virinoj balotas kaj eĉ estras la balotpodion, sed post kelkaj jaroj la frankisma reĝimo nuligos la virinan partoprenon ĝis la 1970-aj jaroj.

En Ameriko la revolucio de la komunumuloj de Paragvajo de 1735 subtenis la demokratian principon prilaboritan de José de Antequera y Castro: la volo de la komunaĵo estas supera al tiu de la reĝo mem. Siaflanke, en Brazilo, la afrikamerikanoj kiuj sukcesis eskapi el sklaveco al kiu ili estis submetitaj de la portugaloj, organiziĝis en demokratiaj respublikoj nome kilomboj, kiel tiu de Palmares aŭ de Makako. Simila situacio okazis en apartaj areoj de la hispanaj kolonioj de Karibio.

La Sendependeco de Usono en 1776 establis novan idealon por la politikaj institucioj de demokratia bazo, ampleksigite de la Franca Revolucio de 1789 kaj de la Hispanamerikaj Militoj de Sendependeco (1809-1824), kiu disvastigis la idearon de liberalismo kaj homaj rajtoj kiuj estos prezigitaj pere de la Deklaracio de Rajtoj de Virginio kaj la Deklaracio pri Homaj kaj Civitanaj Rajtoj, la konstituciismo kaj la rajto al sendependeco, principoj kiuj konstituis la ideologia bazon sur kiu disvolviĝis ĉia politika evoluo de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. La serio de tiaj revolucioj estas konata kiel Burĝaj revolucioj.

La konstitucioj de Usono de 1787 kun amendoj de 1791, de Venezuelo de 1811, de Hispanio de 1812, de Francio de 1848, kaj de Argentino de 1853 jam montras demokratiajn trajtojn, kiuj estos atestiloj de kompleksaj progresoj kaj reeniroj. La evoluo de la brita demokratio estis multe pli malrapida kaj tio montriĝis en la sekvaj balotreformoj kiuj okazis el 1832 kaj kiuj kompletiĝis en 1911 per la Parliament Act, kiu certigis la definitivan hegemonion de la Ĉambro de komunuloj super la Ĉambro de Lordoj.

En la realo nur ĵuse oni povas paroli pri la iompostioma apero kaj plifirmigo de demokratiaj landoj el la 20-a jarcento kaj ĉefe post la Dua Mondmilito kaj sekva Senkoloniigo de landoj el la Tria Mondo, kun la abolo de la sklaveco, la konkero de la universala balotrajto, la agnosko de la totala jura egaleco de virinoj rilate al viroj, la havigo de la rajto al propra regado de ĉiuj landoj kaj nacioj, la rekono de la rajtoj de la laboristoj kaj la garantioj kontraŭ ĉia diskriminacio kiu malprofitu al la rasaj kaj etnaj minoritatoj. Tamen en la 1960-aj jaroj ankoraŭ la Afrikusona Civilrajta Movado luktis por la plena socia acepto de la balotrajto por la afrikusona loĝantaro, kiu estis tute marĝenita en multaj aspektoj, kaj ankoraŭ estas.

Demokratio ankaŭ por virinoj[redakti | redakti fonton]

Virinoj vice por voĉdoni en Kabul en la unua prezidenta elekto (oktobro 2004) en la historio de Afganio.

Kiel la komencon de moderna demokratio oni povas nomi la enkondukon de ĝenerala kaj egala balotrajto. En multaj landoj la viroj ricevis balotrajton fine de la 19-a jarcento. La regantaj pensmanieroj ne konsideris ebla, ke virinoj pertoprenu en politiko (ili estis forbaritaj eĉ el supera edukado kaj for el plej multaj el profesioj). Pri vere egala balotrajto oni povas paroli nur kiam ankaŭ la virinoj ricevis la rajton voĉdoni. En multaj landoj tio okazis post la jaro 1900. Novzelando kiel la unua lando en la mondo enkondukis virinan balotrajton en 1894 kaj Aŭstralio en 1902. Finnlando estis la unua lando en Eŭropo, kiu donis al virinoj la rajton voĉdoni, en la jaro 1905; lastaj regionoj en Eŭropo estis kelkaj kantonoj de Svisio, kiuj donis al virinoj balotrajton nur en la 1970-aj jaroj. En multaj landoj daŭre ne ekzistas ĝenerala kaj egala balotrajto.[8]

La unua mondmilito kaj ties sekvoj kaŭzis rapidan disvolviĝon de la virina balotrajto. Inter 1914 kaj 1939 en 28 landoj akiris la virinoj samajn rajtojn kiel la viroj. Tiuj landoj estis ekz. Sovet-Rusio (1917), Hungario kaj Kanado (1918), Aŭstrio, Pollando kaj Ĉeĥoslovakio (1918), Germanio kaj Nederlando (1919), kaj Usono (1920), Britio (1918 kaj 1928), Mianmaro (1922), Urugvajo (1927), Ekvadoro (1929), Sud-Afriko (1930), Brazilo kaj Tajlando (1932), Turkio kaj Kubo (1934), Filipinoj (1937). En Brazilo, vere, oni neniam malpermesis la balotrajton al virinoj kaj antaŭ 1930, kelkaj el ili voĉdonis kaj eĉ elektiĝis, sed en 1930 oni kreis specifan leĝon pri tio kaj iĝis la virina voĉdonado deviga kiel la vira. Post la dua mondmilito, la virina balotrajto disvastiĝis, kaj nur plej laste ĝi aperos ankaŭ en la arabaj landoj, kie ĝi ne ekzistis.

Internaciaj klopodoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Internacia Instituto por Demokratio kaj Elektada Asisto.

La Internacia Instituto por Demokratio kaj Balota Asistado (angle International Institute for Democracy and Electoral Assistance, mallonge Internacia IDEO) estas internacia kaj interregistara organizaĵo. Ĝi havas regionajn oficejojn en Eŭropo, Latinameriko kaj la Karibio, Azio kaj Pacifiko kaj Afriko kaj Okcidenta Azio kaj ĉefsidejo en Stokholmo. Ĝi funkcias por antaŭenigi demokration en ĉiuj partoj de la mondo.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Komunumo por Demokratia Elekto.

La Komunumo por Demokratia Elekto estas internacia organizaĵo fondita en Kievo la 2-an de decembro 2005 fare de naŭ postkomunistaj ŝtatoj. La celo de la organizaĵo estas subteni la demokratiajn movadojn en ĉi tiu regiono.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Luban, Law's Blindfold, 23.
  2. Mann, Charles (2006). 1491. Madrid: Taurus.
  3. Maciej Janowski, Pola liberala pensaro, Universitato de Centra Eŭropo, 2001, ISBN 963-9241-18-0, Google Print: p.3, p. 12
  4. Paul W. Schroeder, Transformo de eŭropaj politikoj 1763-1848, Universitato de Oksfordo, 1996, ISBN 0-19-820654-2, Google print p.84
  5. Rett R. Ludwikowski, Farante la konstitucion en la mondoregiono de soveta dominado, Universitato de Duke, 1997, ISBN 0-8223-1802-4, Google Print, p. 34
  6. George Sanford, Demokratia registaro en Pollando: konstituciaj politikoj ekde 1989, Palgrave, 2002, ISBN 0-333-77475-2, Google print p. 11 - konstitucia monarkio, p.3 - anarkio
  7. Aleksander Gella]], Klaso de kultura disvolvigo en Orienta Eŭropo: Pollando kaj ĝiaj sudaj najbaroj, SUNY Press, 1998, ISBN 0-88706-833-2, Google Print, p. 13
  8. Jacques Dalarun [1] en Gouverner c’est servir. Essai de démocratie médiévale, Alma éditeur, Paris, 2012 (ISBN 978-2-36279-024-9), rimarkigas ke la ideo de demokratio estis ĉiam ĉeborde de la kreiĝo en la pensmaniero inter la kristanaj popoloj. Fakte, oni rajtas pensi ke la miloj de monaĥejoj kies monaĥoj laŭlonge de mil jaroj renkontiĝas (= kapitulumas) kaj demokratie (sendinastia obeo) elektas abaton ne povis ne inokuli pensmanieron «demokratan» en la ĉirkaŭaj popoloj. Krome per la alveno de la Ordenoj almozantaj (13-a jarcento) ne povis ne intensigi tiun menslinion: tiuj ĉi fakte elektas (ordinare) ĉiun trian jaron sian provincan superulon kaj generalan reganton, kiuj elektindas ordinare ne pli ol du fojoj... En Italio, ekzemple, ofte subtenantoj kaj regantoj de la Liberaj Komunumoj por kune decidi kaj kandidatigi renkontiĝis ĉe la franciskanaj kaj domenikanaj konventoj. Kaj ankaŭ en la virinaj monaĥejoj foje la monaĥinoj praktikis tiun privilegion: elekti siajn superulinojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Luĉano Kanforo. (2015) Mallonga historio de la demokratio. De Ateno ĝis la liberal­ismo. Kun postparolo de Oskar Lafontaine. Elgermanigita de Vilhelmo Luter­ma­no. MAS, 124 p., ISBN 978-2-36960-029-9
  • Norberto Bobbio. (2001) 1986."'El futuro de la democracia", Fondo de Cultura Económica. México. ISBN 978-958-38-0029-5
  • Norberto Bobbio. (1997) 1985. "Liberalismo y democracia", Fondo de Cultura Económica. México. ISBN 978-958-9093-77-9
  • Robert Dahl. (1998) 1999. La democracia: Una guía para los ciudadanos. Taurus. Buenos Aires. ISBN 950-511-482-6
  • Takis Fotopoulos. (2002). Hacia una Democracia Inclusiva. Nordan. Montevideo. ISBN 9974-42-098-9
  • Ronald Inglehart (2001). Modernización y Posmodernización. El cambio cultural, económico y político en 43 sociedades. Centro de Investigaciones Sociológicas y Siglo Veintuno de España: Madrid. ISBN 84-7476-270-7
  • José Eduardo Jorge. (2010). Cultura Política y Democracia en Argentina. Editorial de la Universidad Nacional de La Plata (Edulp): La Plata. ISBN 978-950-34-0539-0.
  • C.B. Macpherson. (1981). La democracia liberal y su época. Madrid: Alianza. ISBN 84-206-1870-5.
  • Guillermo O'Donnell. (1997). Contrapuntos. Ensayos escogidos sobre autoritarismo y democratización. Buenos Aires: Paidós. ISBN 84-206-1870-5.
  • Robert D. Putnam. (1993). Making Democracy Work. Civic Traditions in Modern Italy. Princeton University Press: Princeton. ISBN 0-691-07889-0
  • Giovanni Sartori. (1987, 1993) 2003. ¿Qué es la democracia?. Taurus. México D.F. ISBN 968-19-1241-1
  • Jacob Talmon. (1952) 1956. Los orígenes de la democracia totalitaria. Aguilar, Madrid. ISBN 84-03-18150-7; ISBN 978-84-03-18150-2

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]