Demono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La diablo Bafometo laŭ Eliphas LEVI

Demonodajmono (el la greka vorto δαίμων daimon) estas supernatura ento inter homo kaj la gedioj (aŭ Dio). Demonoj rolis en la religioj de helena civilizo kaj eĉ hodiaŭ en kristanismo. "Diablo" estas sinonimo, sed tiu vorto kutime estas rezervata por Satano ("La Diablo"), la estro de la demonoj.

En la antikva greka religio, demonoj loĝis en la aero inter homo kaj la dioj. Iuj demonoj estas bonaj, aliaj malbonaj. Sokrato en la Apologio de Platono diris, ke li havis sian propran demonon, kiu gvidas lin kaj funkcias kiel gardanĝelo.

Demonoj fifamiĝis sub kristanismo, kiu rigardis ilin kiel malbonaj anĝeloj, kiuj sekvis Satanon. En la Nova testamento, demonoj estas la kaŭzo de malsano, precipe de tiu, kiun ni nomas mensan malsanon -- por ekzemplo, Maria Magdalena. Jesuo Kristo, kaj poste kristanaj pastroj, famiĝis pro la elpelado de demonoj.

Dum la kristana Nova testamento mencias demonojn 61-foje, la juda Biblio nur mencias ilin dufoje.

Laŭ Justino Martiro, Aŭgusteno kaj aliaj kristanaj pensintoj, la romiaj kaj grekaj dioj estis en realo demonoj.

Ekde 1700, kredo pri demonoj ĝenerale velkis en la Okcidento, sed la kredo estas ankoraŭ forta inter kristanoj en la Antiloj kaj subsahara Afriko.

Laŭ Spiritismo, demono estas nomo donita de iuj popoloj al nepuraj spiritoj.

Vidu ankaŭ